Otto KNÖPFER (naskiĝinta en la 13-a de marto 1911 en Arnstadt, mortinta en la 22-a de majo 1993 en Erfurto) estis turingia pentristo.

Otto Knöpfer
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1911 (1911-03-13)
en Arnstadt
Morto 22-an de majo 1993 (1993-05-22) (82-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Otto-Knöpfer-domo en Holzhausen

Kreiva agado redakti

Post la lernejo li lernoservis ĉe dekoracia pentristo. Jam kiel junulo li rimarkis la belecojn de sia regiono. De 1931-35 li studis ĉe la Artmetilernejo de Erfurto, en 1938 ĉe la Akademio de plastikaj artoj en Berlin-Charlottenburg. En 1936 li okazigis sian unuan ekspozicion en la Kastelo de Molsdorf. La motivojn li trovis precipe en la pejzaĝoj turingiaj. Fervore li verkadis ĉirkaŭ la Kasteloj Tri Gleichen.

Studvojaĝoj (en Sovetunion, en Rumanion) pliprofundigis liajn scipovojn kaj instigis lin al la kreiveco. Ĉefaj temoj tamen ĉiam restis aĵpentraĵo kaj la naturo. Inter 1946-50 fariĝis krom studdesegnoj ankaŭ grandformataj pentraĵoj.

Ĝis la 1960-aj jaroj la laborista mondo estis inspira por li. En 1947 li transprenis la respondon por la sekcio "vandpentrado" ĉe la Faklernejo pri aplikitaj artoj en Erfurto. Ekde 1955 li gvidis i.a. la pentradorondon de la firmao "VEB Chemieanlagenbau Erfurt-Rudisleben". Unu lia disĉiplo estis Bernd Hartung, de li inspirita kolego ekz. Adolf Krause.

Premioj ricevitaj redakti

  • 1962 Johannes-R.-Becher-Medaille in Bronze
  • 1966 Kulturpreis der Stadt Erfurt
  • 1971 Verdienstmedaille der DDR
  • 1976 Vaterländischer Verdienstorden in Bronze
  • 1983 Johannes-R.-Becher-Medaille in Gold
  • 1985 Vaterländischer Verdienstorden in Silber
  • 1982 Hans-Grundig-Medaille

Verkoj pendantaj en turingiaj muzeoj redakti

Literaturo redakti

  • Peter Arlt: Wanderung in der Dreigleichenlandschaft mit Otto Knöpfer, Kunstverlag Gotha, 3-a eldono 2006. ISBN 3-931182-30-4
  • Rüdiger Helmboldt: Otto Knöpfer – die frühen Jahre in Holzhausen, en: Zeitschrift "Stadt und Geschichte Erfurt", Aŭgusto 2006.
  • Otto Knöpfer, ein Thüringer Maler, Begleitbuch zur Ausstellung "Otto Knöpfer - Gemälde, Aquarelle, Zeichnungen", Kunsthaus Apolda Avantgarde, 2.3.97 – 20.4.97, herausgegeben von Kreis Weimarer Land, Landeshauptstadt Erfurt, 1997
  • Kunstraum Thüringen, Aspekte der Malerei und Grafik im 20. Jahrhundert, Katalog, herausgegeben von Jürgen Winter und Rolf Luhn im Auftrag der Mühlhäuser Museen, Glaux Verlag, Jena 1999, ISBN 3-931743-27-6

Eksteraj ligiloj redakti