Otto von GUERICKE [gerike], origine Otto von GERICKE, (naskiĝis la 20-an de novembro 1602 en Magdeburgo, mortis la 11-an de majo 1686 en Hamburgo) estis germana fizikisto kaj inĝeniero. Li unue studis juron en Leipzig, Helmstedt kaj Jena, poste li transloĝiĝis al Leiden por studi tie krom juro ankaŭ matematikon, natursciencon kaj la konstruadon de fortikaĵoj. En la jaro 1626 li revenis al Magdeburgo, kie li ekde 1646 estis unu el la kvar urbestroj. En 1681, kiam en sia hejmurbo disvastiĝis la pesto, li transloĝiĝis al Hamburgo.

Otto von Guericke
Persona informo
Otto von Guericke
Naskiĝo 20-an de novembro 1602 (1602-11-20)
en Magdeburgo
Morto 11-an de majo 1686 (1686-05-11) (83-jaraĝa)
en Hamburgo
Tombo Magdeburgo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo fizikistoinventistopolitikistojuristoinĝeniero • instrumentofaristo • sciencisto vd
Laborkampo matematika fiziko vd
Aktiva en MagdeburgoHamburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Otto von Guericke en Magdeburgo

Granda merito de Otto von Guericke estas la invento de la aerpumpilo. Li donis la pruvon ke vakuo ekzistas kaj povas esti produktata. El multaj eksperimentoj, per kiuj li publike montris la ecojn de la vakuo, plej famaj estas tiuj de la du duongloboj ("Magdeburgaj duongloboj"): li kunigis ilin, elpumpis la aeron kaj po ok (poste 12 kaj 20) ĉevaloj ligitaj al ĉiu flanko ne povis disigi ilin.

La Universitato de Magdeburgo estas nomata laŭ Otto von Guericke.