Ouida, pseŭdonimo por Maria Louise Ramé (kvankam ŝi preferis esti konata kiel Marie Louise de La Ramée; naskiĝis la 1-an de januaro 1839 en Bury St. Edmunds, Anglio kaj mortis la 25-an de januaro 1908 en Viareggio, Italio) estis angla romanverkistino.

Ouida
Persona informo
Maria Louise Ramé
Naskonomo Marie Louise Ramé
Naskiĝo 1-an de januaro 1839 (1839-01-01)
en Bury St Edmunds
Morto 25-an de januaro 1908 (1908-01-25) (69-jaraĝa)
en Viareggio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Bagni di Lucca vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Subskribo Ouida
Profesio
Alia nomo Ouida vd
Okupo verkisto • romanisto vd
Laborkampo porjunula literaturo vd
Aktiva dum 1863– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ramé estis naskita en Bury St. Edmunds, Anglio, el franca patro kaj angla patrino. Ŝi derivis sian plumnomon de sia propra infaneca elparolo de sia persona nomo "Louise".

Ŝia opinio pri sia naskiĝloko variadis; unu el ŝiaj deklaroj statas

"Tiu pura, trankvila malmoderna urbo, kiu ĉiam metas min en la menson de maljuna servistino vestita por festo; la plej malnobla kaj plej malgaja de la regiono, kie la stratoj estas tiel plenaj je herbo kiel akreo da paŝtejo. Tie, kie la loĝantoj devas sonorigi siajn proprajn pordo-sonorilojn timante ke ili alikaze rustiĝas pro manko de uzo."

Dum ŝia kariero, ŝi skribis pli ol 40 romanojn, infanlibrojn kaj kolektojn de noveloj kaj eseoj. Ŝi estis besto-amanto kaj aktivulo por la bonfarto de bestoj; ŝi foje posedis eĉ tridek hundojn. Dum multaj jaroj ŝi vivis en Londono, sed proksimume en 1874 ŝi translokiĝis al Italio, kie ŝi restis ĝis sia morto en 1908.

La verkaro de Ouida havis plurajn sinsekvajn fazojn dum ŝia kariero. Dum ŝia frua periodo, ŝiaj romanoj estis kunfandaĵo de la sensaciismo el la 1860-aj jaroj kaj de la proto-aventuro-romanoj kiuj estis publikigitaj kiel parto de la romantikigo de la imperiisma vastiĝo. Poste ŝia laboro fariĝis pli tipe historia romanco, kvankam ŝi neniam ĉesis kritiki la tiutempan socion. Ŝi ankaŭ skribis plurajn rakontojn por infanoj. Unu el ŝiaj plej famaj romanoj, Under Two Flags, priskribis la Britojn en Alĝerio kaj esprimis simpation por la Francoj - kun kiuj Ouida profunde identigis sin - kaj, iugrade, ankaŭ al la Araboj. Tiu libro estis adaptita por teatraĵo (kaj ankaŭ adaptita kaj produktita kvarfoje kiel filmo). La usona aŭtoro Jack London citas ŝian romanon Signa, kiun li legis kiam li estis okjara, kiel unu el la ok kialoj de lia literatura sukceso.

Malaltstatura kaj kun "voĉo kiel ĉizilo," dum ŝiaj fruaj jaroj ŝi vestis sin per travideblaj roboj, ofte ĉirkaŭis sin per floroj kaj aranĝis salonkunvenojn ĉe la Langham Hotelo, invitante soldatojn, politikistojn, literaturajn talentulojn kaj artistojn. Konvinkita pri ŝia propra kapablo influi eksteran politikon tra kombino de inaj intrigoj kaj strategia brileco, ŝi faris sugestojn al kelkaj el ŝiaj famaj vizitantoj kiujn ili, almenaŭ fronte al ŝi, ŝajnis preni serioze. La heroino de alia bonkonata romano, Idalia (kiun ŝi asertis esti skribinta je la aĝo de 16 jaroj), estis ribelanto/naivulo favora al itala sendependeco. Poste, vivanta en Francio kaj Italio, Ouida daŭre gastigis lokulojn kaj ekspatrujanojn en ŝiaj renkontiĝoj.

Ouida konsideris sin serioza artisto, estis inspirita speciale de Lord Byron, kaj estis interesita pri aliaj artistoj de ĉiaj specoj. Simpatiplenaj priskriboj de tragediaj pentristoj kaj kantistoj aperis en ŝiaj postaj romanoj. Ŝia verkaro ofte kombinas romantismon kun socia kritiko. En unu romano, Puck, parolanta hundo rakontas siajn vidpunktojn pri la socio. Vidoj kaj opinioj inkludas eseojn pri diversaj sociaj temoj skribitaj el ŝia propra nomo.

Kvankam sukcesa, ŝi ne administris sian propran monon bone kaj mortis malriĉa la 25-an de januaro, 1908, en Viareggio, Italio. Ŝi estas entombigita en la angla Tombejo en Bagni di Lucca, Italio. Baldaŭ post ŝia morto, publika asocio aĉetis kaj konstruis fontanon por ĉevaloj kaj hundoj en Bury St Edmunds, kun surskribo verkita de Lord Curzon:

"Ŝiaj amikoj konstruis tiun fontanon en la loko de ŝia naskiĝo. Ĉi tie povas la estaĵoj de dio kiujn ŝi amis mildigi ŝian teneran animon dum ili trinkas."

Ouida en Esperanto redakti

The Dog of Flanders aperis en du Esperantaj tradukoj: