Ourique [uRIke] estas portugala urbeto apartenanta al la Distrikto Beja, Alenteĵo-regiono kaj intermunicipa komunumo de Malalta Alentejo, kun ĉirkaŭ 3.000 loĝantoj.

Ourique
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7670
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 840  (2021) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 39′ N, 8° 14′ U (mapo)37.65-8.225Koordinatoj: 37° 39′ N, 8° 14′ U (mapo) [+]
Areo 663,31 km² (66 331 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Ourique (Portugalio)
Ourique (Portugalio)
DEC
Ourique
Ourique
Situo de Ourique

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ourique [+]
vdr

Ĝi estas la sidejo de komunumo kun 660,15 km² de areo kaj 6,199 loĝantoj (2001), subdividita en 6 parokojn. La komunumo limas norde kun la municipoj Santiago do Cacém kaj Aljustrel, oriente kun Castro Verde kaj Almodôvar, sude kun Silves kaj okcidente kun Odemira.

Preĝejo en Ourique.

La komunumo estas fama ĉar en ĝia ĉirkaŭaĵo okazis la Batalo de Ourique, kaj en la tago de Sankta Jakobo en 1139 Alfonso la 1-a la Granda venkis la almoravidojn. Ĉi tiu historia evento markis tiel la portugalan imagemon, kiu estas priskribita sur la blazono de Portugalio: kvin ŝildetoj kiuj reprezentas la kvin maŭrajn reĝojn venkitajn en la batalo.

Vidu ankaŭ redakti