Outremer estas franca esprimo por "transmarejo". En la tempoj de krucmilitoj Outremer signifis ĝeneralan markigon por krucistaj ŝtatoj, fonditaj oriente post la unua krucmilito: Edessa graflando, Antioĥia princlando, graflando Tripolo kaj precipe por Jerusalema reĝlando. La vorto Outremer estis uzata kiel sinonimo al nomoj Levantenio, SirioPalestino kaj partoj de hodiaŭa Israelo, Jordanio kaj Libano.

Outremer

La esprimo Outremer estas ankaŭ uzata por landoj trans la maro. Ekz. la franca reĝo Ludoviko la 4-a estis kromnomata "Louis d'Outremer", ĉar li estis edukata en Anglio.

Ilustraĵo el malnovfranca manuskripto de kronikisto William de Tiroso Histoire d'Outremer - rekonstruo de jerusalema templo

En la moderna nocio outre-mer estas uzata kiel esprimo por transmarejo kaj precipe por Francaj transmaraj departementoj kaj teritorioj (france départements d'outre-mer et territoires d'outre-mer).

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • Ludovico Gatto Storia universale del Medioevo - Roma, Newton & Compton, 2003
  • Piers Paul Read La vera storia dei templari - Roma, Newton & Compton, 2001
  • Jean Richard, La grande storia delle Crociate - Roma, Newton & Compton, 2001