La ovimbundoj[1] - propralingve plurale Ovimbundu, singulare Ocimbundu, adjektivo kaj lingvonomo Umbundu - estas la plej granda etno de Angolo. Ili ampleksas proksimume trionon de la angola loĝantaro.[2]

Ovimbundoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
mapo pri la etnoj de Angolo, la vivregiono de la ovimbundoj (laŭ stato de la jaro 1970) estas markita malhelblue

Origino redakti

La ovimbundoj iĝis popolo en la centra altebenaĵo de Angolo kaj eksetlis tie kaj en la proksima parto de la marbordo, akceptante en la lingvan kaj kulturan komunumon ankaŭ anojn de malgrandaj alidevenaj etnoj. Origine la ovimbundoj estis preskaŭ ekskluzive terkultivistoj kaj limigite bestobredistoj, nur je tre malgranda parto komercistoj kaj metiistoj. Ili fondis diversajn politikajn sociajn strukturojn (kiujn la eŭropanoj alvenantaj al Afriko plejparte nomis "reĝlandoj"), ekzemple en la regiono de la nunaj provincaj ĉefurboj Huambo kaj Kuito, kaj ĉe la urbeto Bailundo.

Ekde la 17-a jarcento la ovimbundoj kontaktis kun la portugalanoj, kiuj post konstruo de la urbo Luando starigis la nunan urbon Benguela kiel bazo por la koloniigo de la lando. La ovimbundoj tiutempe evoluigis viglan karavanan komercon inter la koloniista urbo Benguela kaj la oriento de la nuntempa Angolo. Nur dum la 19-a jarcento la portugalanoj armee ekregis la regionon.[3]

Kolonia regado redakti

La koloniigan okupadon akompanis la fondo de katolikaj kaj luteranaj misiejoj. La ovimbundoj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj plejparte iĝis kristanoj. Al misiistoj de la usonaj kongregacionistoj, kiuj gajnis proksimume trionon de la ovimbundoj por la eklezio Igreja Evangélica Congregacional de Angola (IECA), dankindas ke la umbunda lingvo plifortiĝis: ili interkonsentis ortografion de la lingvo per la latinaj literoj, kunmetis gramatikon kaj vortaregon, kaj krom la biblion ankaŭ tradukis pliajn religiajn verkaĵojn en la lingvon. Kvankam ilia gramatika priskribo de la umbunda estis foje trosimpligita, la lingvo tiel plifiksiĝis.

Komence de la 20-a jarcento la karavana komerco ne plu estis prosperiga, kaj la ovimbundoj anstataŭe ekkultivis maizon kaj aliajn agrikulturajn varojn vendeblajn al regionaj portugalaj komercistoj.[4] La portugala kolonia ŝtato pli kaj pli senteblis kaj la tradiciaj politikaj strukturoj de la ovimbundoj malpligraviĝis sen tute malaperi.

Samtempe kreskis la graveco de la kristanaj eklezioj, aparte de la supre menciita eklezio IECA.[5] Kompare al aliaj partoj de Afriko, la lerneja edukado kaj rego de la portugala lingvo estis pli forte disvastiĝintaj, kaj krome meze de la 20-a jarcento en la tuta angola altebenaĵo ekestis apartaj vilaĝoj por katolikoj, por luteranoj kaj por nekristanoj.

La nombro de ovimbundoj meze de la 20-a jarcento aparte kreskis, kaj tio igis la etnanojn en du rilatoj viktimoj de la kolonia politiko de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj: unuflanke, ĉar la lokaj eŭropanoj en tiuj jardekoj aĉetis grandajn areojn por plantejoj de kafo kaj sisalo, forprenante la grundon de la lokaj ovimbundoj, kaj aliflanke, ĉar la koloniaj regantoj per impostoj devigis la ovimbundojn akcepti dungiĝon por ekhavi eŭropan monon, kaj apenaŭ estis alternativo al malbone salajrata laboro en la kafaj kaj sisalaj plantejoj.[6]

Milito pri ŝtata sendependeco kaj sekvaj evoluoj redakti

Dum la milito kontraŭ la kolonia okupo en Angolo inter la jaroj 1961 kaj 1975 la ovimbundoj kaŝe je granda parto iĝis subtenantoj de la movado UNITA, unu el tri movadoj kiuj armite batalis por sendependiĝo de la lando, kaj kies gvidanto, Jonas Savimbi, estis sametnano.[7] La movado UNITA kaŝe kreis reton da kontakto inter la ovimbundoj, sed aliflanke la koloniaj administrantoj malfaciligis la vivon de la ovimbundoj, devigante multajn anojn de ofte diversreligiaj vilaĝoj kune translokiĝi al pli grandaj "koncentritaj loĝlokoj", bone gardeblaj, sed la vilaĝanoj daŭre devis uzi la ĝisnunajn terkultivajn areojn, bredejojn kaj arbarojn, kaj sekve ĉiutage havis pene longajn vojojn. La malkontento pri tiu arbitra translokigo tre helpis mobiligi la loĝantaron por la movado UNITA. Malplimulto de urbaj ovimbundoj samtempe decidiĝis favore al la konkurenca movado MPLA.

Aliflanke la liberigoj de la kolonia sistemo post la jaro 1962 signifis iugradajn avantaĝojn por la ovimbundoj: ekestis la ebleco profesie sukcesi en la armeo (tamen nur ĝis la rango de subleŭtenanto), lernejaj klasoj en la fina jaro ekskursis parte ĝis Lisbono en Eŭropo, futbalaj teamoj kaj korusoj vojaĝe vidis nekonatajn regionojn kaj la partoprenantoj ampleksigis sian mondkoncepton.

Pro la enlanda milito en Angolo inter la jaroj 1975 kaj 2002 multaj malurbaj ovimbundoj translokiĝis al urboj en aŭ ekster la teritorio de sametnanoj, aparte al la angola ĉefurbo Luando kaj la ĉirkaŭaĵo, al la marbordaj urboj Benguela kaj Lobito, kaj al Lubango en suda Angolo. La du plej gravaj urboj en la historie plejparte de ovimbundoj loĝata teritorio, Huambo kaj Kuito, en la enlanda milito je granda parto detruiĝis, sed intertempe estas rekonstruataj.

Notoj redakti

  1. etnologoj nomas la ovimbundojn, precipe en la angla lingvo, ofte "sudaj Mbundu", kontraste al la "nordaj Mbundu", do la ambundoj parolantaj la kimbundan lingvon.
  2. mapo de la etnaj grupiĝoj en Angolo
  3. René Pélissier, Les Guerres Grises: Résistance et revoltes en Angola (1854-1951) ["la militoj grizaj: rezisto kaj revoltoj en Angolo 1854-1951"]. Orgeval: 1977).
  4. Hermann Pössinger, Interrelations between economic and social change in rural Africa: the case of the Ovimbundu of Angola ["rilatoj inter ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝiĝoj en malurba Afriko: la kazo de la ovimbundoj de Angolo"], en: Franz-Wilhelm Heimer (eld.), Social Change in Angola ["sociaj ŝanĝiĝoj en Angolo"], Munkeno: eldonejo Weltforum, 1973, p. 31-51.
  5. Lawrence Henderson, As igrejas evangélicas na diocese de Nova Lisboa ["la evangeliaj eklezioj en la diocezo de Nova Lisbono"], en Portugal em África ["Portugalo en Afriko"], volumo 141, 1967, p. 40–47
  6. Vidu José Capela, O imposto da palhota e a introdução do modo de produção capitalista nas colónias ["pri la "imposto po kabanoj" kaj la enkonduko de produktomekanismoj kapitalistaj en la kolonioj"], Porto: eldonejo Afrontamento, 1977
  7. Linda Heywood, Towards an understanding of modern political ideology in Africa: The case of the Ovimbundu of Angola ["Survoje al kompreno de moderna politika ideologio en Afriko: la kazo de la ovimbundoj en Angolo"], Journal of Modern African Studies ["ĵurnalo de modernaj afrikaj studoj"], volumo 36/1, p. 139-167