Ovornamado estas la ornamado, ofte per pentrado, de ovoj. Ĝi estas sufiĉe disvastiĝinta arto pro la alloga, ovala formo de ovoj. Ovoj de ĉia birdo uzeblas por ovornamado, sed ju pli granda kaj forta estas la ovoŝelo des pli ŝatata la ovo estas de ornamantoj.

Ukrainaj pasko-ovoj

Ovoj de anseroj, anasoj kaj kokoj estas kutime elblovitaj - truo estas farita ĉe unu el la finaĵoj kaj la enhavo estas elblovita. Ovoj poste estas tajlataj, pentrataj aŭ alimaniere ornamataj per granda nombro de diversaj teknikoj. Ovornamado estas tre populara en orienteŭropaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti