Oxnard estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Ventura. La urbego estas la plej popolriĉa en la kantono.

Oxnard
urbo de Usono • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 202 063  (2020) [+]
Loĝdenso 1 990 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 11′ N, 119° 11′ U (mapo)34.191388888889-119.1825Koordinatoj: 34° 11′ N, 119° 11′ U (mapo) [+]
Alto 52 m [+]
Areo 101,547739 km² (1 015 4.7 739 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Oxnard (Kalifornio)
Oxnard (Kalifornio)
DEC
Oxnard
Oxnard
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Oxnard

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oxnard, California [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Haveno de Oxnard

Oxnard situas laŭ Pacifiko sur la marborda ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, same en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Los Anĝeleso troviĝas 35 mejlojn. La marbordo estas 32 kilometrojn longa.

Historio redakti

Indianoj loĝis en tiu areo la plej frue. La unua eŭropano estis portugala esploristo Joao Rodriguez Cabrilho, kiu postulis la areon por Hispanio jam en 1542. Bienumado komenciĝis enradikiĝi inter la setlantoj, kiuj perdis sian regionan influon, kiam Kalifornio iĝis usona subŝtato en 1850. Alvenis usonanoj, kiuj kulturis hordeojn kaj fabojn. Henry T. Oxnard, kiu neniam loĝis ĉi tie, komencis kulturigi sukerbetojn kaj fondis fabrikon. En 1898 la stacidomo ekfunkciis, poste amase alvenis ĉinaj, japanaj kaj meksikaj laboristoj. Granda striko okazis en 1903. Dum la 2-a mondmilito armea bazo ekfunkciis en la haveno.

Ekonomio redakti

Ekonomio de Oxnard konsistas el internacia komerco, agrikulturo, produktado kaj turismo. Du grandaj aktivaj naftotrovejoj funkcias ĉe la urbego. La agrikulturo produktas kukumojn, sukerbetojn, fabojn kaj fragojn.

Klimato redakti

Oxnard situas en mediteranea (aŭ seka subtropika) klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 11-21 °C. La varmo kulminas inter julio-oktobro averaĝe kun 23 °C, la malvarmo kulminas en decembro averaĝe kun 7 °C. Jare pluvas po 396 mm. La pluvo kulminas en februaro, julie malkulminas.

Trafiko redakti

El Oxnard aŭtoŝoseoj kaj fervojaj linioj kuras al Los Anĝeleso kaj San Francisko. La urbego havas profundakvan havenon nomatan Hueneme, kie ankaŭ la Mararmeo konservas instalaĵojn. Komence fiŝkaptistaj havenoj funkcias. Oxnard ankaŭ havas malgrandan regionan flughavenon.

Vidindaĵoj redakti

 
Muzeo Carnegie

Famuloj redakti

En Oxnard mortis Lee Van Cleef.

Fontoj redakti

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
 
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Oxnard laŭ la maro en la sudokcidenta parto de Kalifornio