Ozark-Altebenaĵo estas fiziografia kaj geologia altebenaĵoregiono de centra Usono. Ĝi kovras multe de la suda duono de Misurio kaj ampleksan parton de nordokcidenta kaj nordcentra Arkansaso. La regiono ankaŭ etendas okcidenten en nordorientan Oklahomon kaj ekstrem-sudorientan Kansason. La arbarkovritaj montetoj de sudokcidenta Ilinojso, kvankam ofte nomitaj "Ilinojsaj Ozarkoj", estas ĝenerale ne konsideritaj kiel parto de la vera Ozark-Altebenaĵo.

Ozark-Altebenaĵo
Altebenaĵo
montara sistemoaltebenaĵo [+]

LandoUsono

Supermara alteco2 561 m [+]
Koordinatoj37° 10′ 56″ N, 92° 30′ 57″ U (mapo)37.1822-92.5159Koordinatoj: 37° 10′ 56″ N, 92° 30′ 57″ U (mapo)
Areo122 000 km² (12 200 000 ha) [+]


Ozark-Altebenaĵo (Usono)
Ozark-Altebenaĵo (Usono)
DEC
Ozark-Altebenaĵo
Ozark-Altebenaĵo

Map
Ozark-Altebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Ozark Mountains [+]
vdr
Montaro Sankta Francisko, vidita tie ĉi ekde Monto Nob-Lik (angle Knob Lick Mountain) estas la elmetita koro de Ozark-Altebenaĵo.
Ozark-Altebenaĵo kaj ĝiaj primaraj fiziografiaj regionoj.
Altitudo-mapo de Ozark-Altebenaĵo.

Kvankam ofte nomita Ozark-Montaro, la regiono estas fakte alta kaj profunde tratranĉita altebenaĵo. Geologie, la areo estas larĝa kupolo ĉirkaŭ Monto Sankta Francisko. La Ozark-altebenaĵa areo, kovranta preskaŭ 122 000 kvadratajn kilometrojn, estas sendube la plej ampleksa altaĵa regiono inter Apalaĉaj Montoj kaj Roka Montaro. Kune, Ozark-Altebenaĵo kaj Ŭaŝita-Montaro konstituas areon konatan kiel Usonajn Landinternajn Altaĵojn, kaj estas foje konsideritaj kolektive. Ekzemple, la ekoregiono nomita ozark-altebenaĵaj arbaroj inkludas Ŭaŝita-Montaron, kvankam Arkansaso-Valo kaj Ŭaŝita-Montaro, ambaŭ sude de Boston-Montaro, ne estas kutime konsideritaj kiel partoj de Ozark-Altebenaĵo.