Ozio de Kordovo (naskiĝis 256 en Kordovo, mortis 357 en Sirmio) estis hispana episkopo kaj Patro de la Eklezio, konsilisto de la imperiestro Konstantino la 1-a. Li naskiĝis en Kordovo en la sino de grava romia familio kaj elektata kiel episkopo de lia naskiĝurbo en 294. Dum la persekutado de la kristanoj fare de Diokleciano kaj de Maksimiano li suferis turmenton kaj estis ekzilata. Li ĉeestis la Koncilion de Elviro en Hispanio. Fama pro lia prudenco kaj politika talento, akompanis la imperiestron Konstantino al Milano en la jaro 313, kaj verŝajne li estis influiga en la redaktado de la Edikto de Milano kiun la Imperiestro proklamis en tiu loko. La rilatoj kun la Imperiestro estis tre profunda kaj oni konsideras ke estis Ozio kiu katekizis lin kaj kondukis lin al la bapto kiu kurioze estis realigata de la ariano (hereza kristana kredo) Eŭsebio de Nikomedio, en la momento de la forpaso.

Sankta
Ozio de Kordovo
episkopo de Kordovo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 256
en Corduba
Morto ĉ. 357
en Sirmium
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto vd
episkopo de Kordovo
Dum ĉ. 295357
sanktulo
Honorata en Ortodoksa eklezio, ...
Festotago 27-a de aŭgusto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La ĉefa aktiveco per kiu li estas konata estis la batalo kontraŭ la herezo de Ario, kiu neis la diecon de la Filo kaj la samsubstanteco kun la Patro, kaj kiu komencis flori en Aleksandrio. Ozio estis sendata de la Imperiestro kiel peranto inter la disputoj de Ario kaj sankta Atanazio. Ĉar ambaŭ pozicioj estis nepacigeblaj, li kunvokis per ordono de Konstantino la Unuan koncilion en Niceo (325), al kiu ĉeestis 318 episkopoj, prezidataj de Ozio mem, kiu subskribas la unuan, post la delegitoj de la Papo. Ozio mem redaktas la Nicean Kredon.

En 343 li kunvokis la Koncilion de Sardiko, al kiu ĉeestis 300 grekaj episkopoj kaj 76 latinoj, por fiksi la liniojn de la eklezia organizo kaj refirmigi la kondamnon de la arianismo. Revene al Hispanio, li arigis en Kordovo provincan koncilion, en kiu li akceptigis la decidojn de la Sardiko.

En la jaro 355 la proarianisma imperiestro Konstancio la 2-a decidis finigi kun la granda influo de Ozio kaj volis devigi lin kondamni sanktan Atanazion. Antaŭ la imperiaj insidoj, la kordova episkopo respondas lin per epistolo (356):

Citaĵo
 Mi estis konfesinto de la kredo kiam okazis la persekutado de via avo Maksimiano. Se vi ripetas ĝin, mi pretas suferi ĉion antaŭ verŝi inocentan sangon aŭ perfidi la veron... 

Konstanco devigis Ozion ĉeesti arianisman koncilion kiam li estas centjara, kie oni premis, azotis kaj turmentis lin pro firma neado ne kondamni Atanazion. Ozio estis ekzilita en Sirmio, en Panonio, kaj forpasis 101-jaraĝa, fore de Kordovo kaj lia diocezo, en 357.

La Ortodoksa Eklezio kaj la Katolika Eklezio el orienta ritaro kultas lin kiel sanktulo konfesinto kaj celebras lian feston la 27-an de aŭgusto.