Laŭ la helena mitologio, Ozomeno (el la greka Οζομενη, «fortaj branĉoj») estis nimfo, unu el la oceanidinoj, do filino de Oceano kaj Tetiso.

Ozomeno
Oceanidino
Informoj
Sekso ina
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Edzo/Edzino Taŭmaso
Infanoj Iriso • Arke • Acholoë • Aello • Okipeto • Podarge • Hydaspes • Celaeno • Aellopoda • Harpio
vdr
La oceanidinoj, laŭ Gustave Dore (1860). Ozomeno estis unu el la multnombraj filinoj de Oceano kaj Tetiso.

Laŭ Higeno, ŝi edziniĝis al mara dio Taŭmaso, kaj estis patrino kun li de la Harpioj, monstraj birdoj kun virina kapo, kies nomoj, laŭ tiu verkisto, estis Okipeto, Podarko (aŭ Ellopo) kaj Keleno[1].

Tamen, laŭ la ceteraj aŭtoroj, la edzino de Taŭmaso estis la sukcena oceanidino Elektro, eble unu el la nefeloj (nubaj nimfoj). Pro tio oni identigas Ozomenon al tiu lasta rolulino, asignante al ŝi la karakterizaĵojn de Elektro.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Higeno. Fabloj, 14.