Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 2005) ozonterapio estas "terapio per miksaĵo el oksigeno kaj ozono”.

Persono kiu trapasas ozonterapion

En la germanlingva vikipedia artikolo estas asertite:

“Oni nomas ‘ozonterapio’ plurajn kontestatajn procedojn de la alternativa medicino, ĉe kiuj oni uzas la gason ozono (triatoma molekulo de oksigeno, O3). La desinfekta, antisepsa efiko de ozono estas konsiderata science pruvita, sed pri specifaj kurac-efikoj mankas science kontroleblaj pruvoj.”

En la retejo de la Brazila Asocio pri Ozonterapio troviĝas la sekvaj informoj pri la historio:

“La gaso ozono estis malkovrita en 1840 de la germana esploristo Dr-o Christian Friedrich Schoenbein, kiu perceptis apartan odoron, kiam oksigeno estis submetita al elektra malŝarĝo; ĉar tio okazis ĉiam, li nomis la gason “ozein”, kiu en la greka signifas “tio, kio odoras”. En 1857 la fizikisto Dr-o Werner von Siemens disvolvis la Generatoron de Altfrekvenco, kiu estigas ozonon pere de elektraj malŝarĝoj en oksigenaj atomoj. La kuraca ozonterapio estas uzata ekde la 19-a jarcento. La unuaj studoj estis faritaj en Germanio. Komence la terapio estis uzata por lukti kontraŭ la agado de bakterioj sur la homa haŭto. Dum la 1-a Mondmilito (1914-1918) germanaj kaj anglaj kuracistoj uzis ozonon por trakti vundojn de soldatoj.”

Pri la uzo de tiu terapio oni asertas en la sama retejo:

“Nuntempe la Ozonterapio estas agnoskita de la sansistemoj de Germanio, Svisio, Aŭstrio, Italio, Kubo, Ukranio, Rusio, Grekio, Izraelo, Egiptio kaj Aŭstralio, kaj ĝi estas uzata en 13 subŝtatoj de Usono [...]. En la plejmulto de tiuj landoj la san-asekuro pagas la ozonterapiajn traktadojn. [...] En Eŭropo ĉirkaŭ 15.000 kuracistoj uzas tiun metodon nuntempe. En Germanio ĉiujare estas farataj 7 milionoj da tiaj terapioj. En la 1980-aj jaroj la Germana Kuraca Societo pri Ozonterapio mendis studon por taksi la sendanĝerecon de la ozonterapio. En la esploro partoprenis 344 kuracistoj (praktikantoj de la terapio) kaj 384.775 malsanuloj, kaj estis farataj 5.579.238 traktadoj. Nur en 40 okazoj oni perceptis malgravajn kromefikojn, tiel ke la ozonterapio estas ekde tiam konsiderata unu el la plej sekuraj kuracmetodoj.”

Laŭ la Brazila Asocio pri Ozonterapio la medicina ozono povas esti uzata i.a. en la traktado de:

Problemoj de sangocirkulado

Kelkaj malsanoj kaj kondiĉoj de maljunuloj

Malsanoj kaŭzitaj de virusoj, ekzemple hepatito, herpeto kaj zostero

Infektitaj aŭ inflamitaj vundoj kiuj malfacile cikatriĝas; ekzemple [diverstipaj] ulceroj ĉe la kruroj [...], risko de gangreno

Kojlitoj kaj aliaj kronikaj intestaj inflamoj

Brulvundoj

Herniaj, lumbalgio

Artikaj doloroj kaŭzitaj de kronikaj inflamaj malsanoj