Pál Érdy [Erdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Érdy Pál estis hungara operkantisto, (baritono). Lia origina kaj plena nomo estis Eisler Pál Győző [ejzler djOzO].

Pál Érdy
Pál Érdy
Pál Érdy
Persona informo
Naskonomo Eisler Pál Győző
Naskiĝo 17-an de januaro 1905 (1905-01-17)
en Terézváros
Morto 5-an de decembro 1952 (1952-12-05) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Pál Eisler[1] naskiĝis la 17-an de januaro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de decembro 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Érdy devenis el juda familio. Li studis kantadon private. En la teatra jaro 1930 li apartenis al Teatro Városi, poste li kantis en Opava, Dresdeno, Graz, Ústí nad Labem kaj Brno. En 1934 li ricevis rolojn en Hungarlando province, en la sekva jaro en Viena Ŝtata Operejo, baldaŭ en Svislando, Hungario kaj Francio. En fino de la 2-a mondmilito li ricevis rolojn nur en la unusola teatrejo por judoj pro la kontraŭjudaj leĝoj. Inter 1945 kaj 1949 li estis membro de Nacia Teatro (Szeged), sed li kantis ankaŭ en Operejo de Budapeŝto. Li havis edzinon inter 1936-1938.

Lia repertuaro (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti