Pál Barczi [barci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barczi Pál estis hungara grafikisto, ilustristo, pentristo, altlerneja instruisto.

Pál Barczi
Persona informo
Naskonomo Barczi Pál
Naskiĝo 12-an de septembro 1933 (1933-09-12)
en Sajószentpéter
Morto 17-an de junio 2003 (2003-06-17) (69-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo grafikisto • pentristo
vdr

Pál Barczi [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1933 en Sajószentpéter, li mortis la 17-an de junio 2003 en Miskolc.

Biografio redakti

Pál Barczi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1958. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Kmetty kaj Károly Koffán (pli aĝa). Post siaj studoj li komencis krei kaj partopreni en ekspozicioj en Miskolc. Inter 1964 kaj 1967 (poste en 1975) li havis stipendiojn. Li studvojaĝis al Prago (1956), Italio (1964), Jugoslavio (1970), Krakovo (1972), Moskvo (1979), Vologda (1984), Svislando 1992. Intertempe en 1987 li ekinstruis en Altlernejo de Nyíregyháza. Li ricevis premiojn inter 1959 –2003. Li pentradis pejzaĝojn kaj urbopartojn.

El solaj ekspozicioj redakti

  • 1967, 1980, 1983, 1994, 2001 - Miskolc
  • 1968 – Budapeŝto
  • 1971 – Sajószentpéter
  • 1975 – Salgótarján
  • 1988 – Mátészalka

El grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj libroilustraĵoj redakti

  • Gyula Krúdy: Utazás a Szepességben (1998)
  • Zsigmond Móricz: Pipacsok a tengeren. – A kis vereshajú. (2000)
  • Erika Börzsönyi: Tükörcserepek (2003)

Fontoj redakti