BENCZÉDI Pál [bencedi] estis rumanuja hungara bibliografo, historiisto, tradukisto naskiĝinta en Bencéd la 2-an de januaro 1883 kaj mortinta en Kluĵo la 9-an de junio 1966.

Biografio redakti

Pál Benczédi studis en Székelykeresztúr, Kolozsvár kaj Manchester en Unitarian College. Ekde 1934 li estis mezlerneja, ekde 1943 teologia instruisto. Inter 1948 kaj 1957 li estis akademia bibliotekisto. En 1920 por Erdélyi Szemle li tradukis la dramon kun titolo Chitre de Rabindranath Tagore. Li eldonis kaj antaŭparolis la verkon Székelyhoni utazás a két Homoród mentén de István Jánosfalvi Sándor (Erdélyi Ritkaságok 7–8. Kv.[1] 1941). Li diskonigis la manuskriptaron de biblioteko de unitariisma kolegio en Memorlibro Kelemen Lajos (1957). La biografioj pri Kelemen Gál, Ferenc Kanyaró, Lőrinc Mikó, Dénes Péterfi restis manuskriptaj.

Fontoj redakti

Notoj redakti

  1. Kv estas hungara mallongigo de Kolozsvár