Pál Ignotus, hungare Ignotus Pál, Esperante ’’Paŭlo Ignotus’’ estis hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto, kritikisto kaj tradukisto.

Pál Ignotus
Persona informo
Naskonomo Veigelsberg Pál
Naskiĝo 1-an de julio 1901 (1901-07-01)
en Budapeŝto
Morto 1-an de aprilo 1978 (1978-04-01) (76-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Ignotus vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopublikigistoverkistohistoriisto vd
Laborkampo hungara literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál Ignotus naskiĝis kiel Veigelsberg Pál la 1-an de julio 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de aprilo 1978 en Londono.

Biografio redakti

Pál Ignotus devenis el juda familio, lia patro estis Ignotus. Pál Ignotus en 1919 estis partoprenanto de Hungara Sovetrespubliko. Poste li ĵurnaladis, liaj artikoloj aperis eĉ en Nyugat. En 1936 li fondis literaturan revuon. En 1938 li rifuĝis al Londono, kie li laboris en BBC, ankaŭ ĉe la hungara dissendo. Post la 2-a mondmilito li iĝis hungara diplomato en Londono ĝis 1949. Hejmenveninta li estis kondamnita je prizono pro spionado. En 1956 oni nuligis ĉiujn akuzojn. Li estis unu el la motoroj de la revolucio en la sama jaro. Poste denove li rifuĝis al Londono, kie redaktis ekzemple hungarajn periodaĵojn.

Verkaro (elekto) redakti

Fontoj redakti