Pál Ilku, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ilku Pál estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Pál Ilku
Persona informo
Ilku Pál
Naskiĝo 8-an de oktobro 1912 (1912-10-08)
en Búcsú
Morto 13-an de julio 1973 (1973-07-13) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungararusa vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio • Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál Ilku [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1912 en Hungara reĝlando en vilaĝeto Búlcsu [bUlĉu], kiu nun estas urboparto de Berehove en Ukrainio. Li mortis la 13-an de julio 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Ilku frekventis altlernejon en Bratislavo, kie li ricevis diplomon por instrui en 1935. Jam pli frue dum lernado li edziĝis. Li aliĝis al la ĉeĥoslovakiaj komunistoj en 1937, dume li kontribuis aŭ redaktis revuojn. Dum la 2-a mondmilito li batalis, sed li rifuĝis kaj li kaŝiĝis ĝis alveno de Ruĝa Armeo. Komence li instruis en partia lernejo, poste li okupiĝis pri pedagogio. Li estis parlamenta deputito ekde 1947 ĝismorte (escepte inter 1967-1971). Post falo de Hungara revolucio de 1956 li aliĝis al stabo de János Kádár, li partoprenis en establo de gvardio de komunistoj. Inter 1957 kaj 1958 li estis subministro pri defendo, poste pri eduko. Inter 1961 kaj 1973 li estis ministro pri eduko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Lendület (1936)
  • Az osztály zendülői (1949)
  • Oktatásügyünk továbbfejlesztéséről (1964)
  • Korszerű műveltség – szocialista ember (1977) - elektitaj kontribuoj

Fontoj redakti