Pál Jávor (pentristo)

Pál Jávor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jávor Pál estis hungara pentristo, framasono [1]. Lia origina nomo estis Klein Lipót ĝis 1904.

Pál Jávor
Memportreto de Pál Jávor
Memportreto de Pál Jávor
Persona informo
Naskonomo Klein Lipót
Naskiĝo 13-an de novembro 1880 (1880-11-13)
en Budapeŝto
Morto 14-an de marto 1923 (1923-03-14) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioHungara reĝlando
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Pál Jávor [2] naskiĝis la 13-an de novembro 1880 en Budapeŝto (laŭ hungara Vikipedio la naskiĝmonato estas oktobro), li mortis la 14-an de marto 1923 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Jávor studis en Tutlanda Hungara Desegnista Lernejo. En 1900 li pentris jam memportreton, en la sekva jaro li ekspoziciis, en 1903 li havis stipendion, li ankaŭ studvojaĝis al Parizo kaj Bruselo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Aggházy, Bertalan Székely kaj László Hegedűs (pentristo). Li akiris diplomo en 1904, sed en la sekva studjaro li plulernis en majstrolernejo de Gyula Benczúr. En 1906 li aliĝis al Artistkolonio (Szolnok). En 1910 li aliĝis al framasona loĝio "Reform" kaj en la sama jaro li edziĝis.

Ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Szolnoki utca (ĉ. 1915)
  • Kalapos hölgy
  • Gyümölcscsendélet kék térítőn
  • Csendélet porcelánokkal
  • Női portré (1902)
  • Cigánylány (ĉ. 1910)
  • Faluvége

Fontoj redakti