Pál Justus

hungara politikisto

JUSTUS Pál estis hungara sociscienca verkisto, poeto, tradukisto naskita en Pécs la 6-an de aprilo 1905 kaj mortinta en Temesvár la 28-an de decembro 1965.

Pál Justus
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1905 (1905-04-07)
en Pécs
Morto 28-an de decembro 1965 (1965-12-28) (60-jaraĝa)
en Timișoara
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Kölcsey Ferenc Gimnázium vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario vd
Familio
Edz(in)o Pálné Justus vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Justus Pál studis en Bologna kaj Parizo inter 1924–1927. Ĝis 1944 li estis bank-, respektive privatoficisto en Budapeŝto. En 1944 oni deportis lin. Post 1945 li estis centra komitatano de la socialdemokrata partio, redaktoro de la revuo Szocializmus, poste landkunvena deputito. En 1949 oni malliberigis lin laŭ fikcaj akuzoj, kaj liberiĝis en 1955, oni rehonorigis lin je la fino de 1955. Li estis respondecredaktoro ĝis sia morto de la Libroeldonejo Corvina. Li tradukis la sonetojn de Shakespeare, verkojn de Sartre, Wilhelm Weitling, Voltaire, Guy de Maupassant, Cocteau, Gorki kaj de aliaj.

Verkoj redakti

  • Fekete ormok alatt (poemoj, Bp., 1925);
  • Az utak éneke (poemoj, Bp., 1930);
  • A szocializmus útja (Vojo de la socialismo), (studoj, Bp., 1945);
  • A monopolkapitalizmus gazdasági szerkezete (Bp., 1946).

Fonto redakti