Pál MAKÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Makó Pál estis hungara matematikisto, fizikisto, profesoro, jezuita monaĥo, pastro, abato, kanoniko. Lia nobela antaŭnomo estis kerekgedei. Li estis unu el la pioniroj de la hungara matematiko.

Pál Makó [1] naskiĝis la 9-an de julio 1723 en Jászapáti. Li mortis la 19-an de aŭgusto 1793 en Buda.

Biografio redakti

Pál Makó frekventis mezlernejon en Eger. Li aliĝis al la jezuitoj en 1741, poste li lernis filozofion en Universitato en Nagyszombat (1744-46), teologion en Graz (1752-56). En 1755 li pastriĝis, en 1759 li monaĥiĝis. Komence li instruis en diversaj gimnazioj de Supra Hungarujo, ekde 1758 en la menciita universitato, ekde 1763 en Vieno. En 1773 la jezuita ordeno estis malfondita, tial Makó estis nomumita abato, kanoniko de Vác kaj reĝa konsilisto. Ekde 1777 li estis dekano de Reĝa Universitato de Buda. Li estis grava lernolibro-aŭtoro kune kun Antal Radics.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Elegiarum Liber unicus (1752)
  • Compendiaria logicae institutio, quam in usum candidatorum philosophiae elucubratus est (1760, 1765, 1767, 1773, 1796; itale 1792) - studenta lernolibro
  • Calculi differentialis et integralis institutio (1768, poste plurfoje eldonita) - ĉefverko
  • De arithmeticis et geometricis aequationum resolutionibus libri duo (1770) - tiam la plej bona matematika libro
  • Physikalische Abhandlung von den Eigenschaften des Blitzes und den Mitteln wider das Einschlagen (1772, 1775)
  • Brevis institutionum linguae ungaricae adumbratio (1792)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti