Pál Michelberger [mihelberger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Michelberger Pál estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1990), membro de Academia Europaea (1993).

Pál Michelberger [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1930 en Vecsés, li mortis la 11-an de aprilo 2014 en Budaörs.

Biografio redakti

Pál Michelberger frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1948-1952, poste li ekinstruis samloke en la universitato. En 1969 li iĝis katedrestro, en 1985 dekano, baldaŭe rektoro ĝis 1994. Li doktoriĝis en 1970 antaŭ la akademio. Li partoprenis en fakgazetoj, ekzemple Periodica Polytechnica. Krom la instruado li longe gvidis fabrikon "Ikarus", kiu produktis aŭtobusojn. Li okupiĝis precipe pri trafikiloj, ofte pri aŭtobusoj. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1973-2006.

Verkaro (elekto) redakti

  • Jármű vázszerkezetek statikai méretezése (1968)
  • Az autóbuszok viselkedése baleset esetén (1974)
  • Alumínium kézikönyv (Manlibro pri aluminio), (1984)
  • Kinematika és kinetika (1991)
  • SVD-based Complexity Reduction to TS Fuzzy Models (2002) - kunaŭtoro

Fontoj redakti