Pál Ranschburg [ranŝburg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ranschburg Pál estis hungara kuracisto, infankuracisto, psikologo, psikiatro, framasono [1][rompita ligilo].

Pál Ranschburg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1870 (1870-01-03)
en Győr
Morto 13-an de januaro 1945 (1945-01-13) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q900107Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Salamon Ranschburg
Frat(in)o Viktor Ranschburg
Okupo
Okupo psikiatro • profesoropsikologo • neŭrologo
vdr

Pál Ranschburg [2] naskiĝis la 3-an de januaro 1970 en Győr. Li mortis la 12-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Ranschburg devenis el juda familio. Li frekventis benediktanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Hungara Scienca Universitato en Budapeŝto en 1896. Li iom plulernis en Lejpcigo. Post siaj studoj li laboris en la psikiatria kliniko, tiutempe li aliĝis al la framasonoj. Ekde 1906 li instruis en la menciita universitato, en 1918 li ricevis la instruan rangon titulara eksterordinara profesoro. En 1916 li estis nomumita ĉefkuracisto en kliniko pri nervozaj malsanoj, en 1924 li iĝis ankaŭ reĝa ĉefkonsilisto. En 1928 li fondis Hungaran Psikologian Societon. Li okupiĝis ĉefe pri infanoj, pri ties psikologiaj malsanoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A gyermeki elme fejlődése és működése… (1905)
  • A gyermek emlékezete. A gyermek (1908)
  • Az emberi elme. I-II. (1923)
  • Az agykérgi siketnémaság és a siketnémák hallásos beszédfejlesztése (1937)

Memorigiloj redakti

  • memormedalo „Ranschburg Pál” fondita en 1970

Fontoj redakti