Pál Szőnyi [sOnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőnyi Pál estis hungara familia edukisto, ĉambelano, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1846).

Pál Szőnyi

Pál Szőnyi [1] Arkivigite je 2013-10-30 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de aprilo 1808 en Debrecen. Li mortis la 17-an de junio 1878 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Szőnyi lernis en kolegio en sia naskiĝurbo, kie lernis precipe de Mihály Fazekas kaj Sámuel Diószegi. Baldaŭe li lernis la germanan lingvon en Supra Hungarujo. Helpe de Lajos Tisza li plulernis en Berlino, poste li iĝis familia edukisto ĉe Lajos Tisza. Dum la hungara revolucio de 1848 li ricevis postenon en la jam sendependa ministerio. En 1851 en Pest (urbo) li fondis edukejon por infanoj (baldaŭe ĝi iĝis kalvinana gimnazio). Li kolektis mineralojn, kiun kolegio de Debrecen heredis. Li ricevis reĝan premion.

Verkaro (elekto) redakti

  • Örömversek (1832) - poemaro
  • Alaktan magyar szülék, nevelők és tanítók számára (1846/7) - premiita verko
  • A Pesten felállítandó protestáns preparandia terve (1846)

Fontoj redakti