Páramo de Boedo [PAramo deboEdo] estas municipo en la nordojcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj al la subkomarko Boedo-Ojeda. La loknomo Páramo de Boedo povas esti komprenata etimologie kiel Stepa Altebenaĵo de Boedo, alude al la subkomarko.

Páramo de Boedo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34407
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 105  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 4° 24′ U (mapo)42.5775-4.4Koordinatoj: 42° 35′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 864 m [+]
Areo 22,76 km² (2 276 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Páramo de Boedo (Provinco Palencio)
Páramo de Boedo (Provinco Palencio)
DEC
Páramo de Boedo
Páramo de Boedo
Situo de Páramo de Boedo
Páramo de Boedo (Hispanio)
Páramo de Boedo (Hispanio)
DEC
Páramo de Boedo
Páramo de Boedo
Situo de Páramo de Boedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Páramo de Boedo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Zorita del Páramo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 106 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 69 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la jenajn loĝlokojn: Saltos del Sil, Villaneceriel de Boedo kaj Zorita del Páramo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La tri menciitaj loĝlokoj estis dumlonge posedo de la familio Lara, dekomence de Nuño Pérez de Lara, kaj Juan de Velasco en 1411 posedis Zorita kiel vasalo de Sancho de Estrada. Meze de la 14-a jarcento estis 7, 3 kaj 13 pastroj respektive en la respektivaj preĝejoj. Páramo tiam estis de don Nuño, Villameceriel de la reĝino kaj Zorita povis elekti senjoron "libere". Fine de la 16-a jarcento Páramo de Boedo havis 122 loĝantojn; Villameceriel, 76; kaj Zorita, 152.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti