Péniche estas en Francio la nomo de enlanda ŝipo.

Spits (Péniche), MS Scampolo
Péniche en kluzo de Canal du Midi

La plej ofte uzataj havas la mezurojn de la Freycinet-klaso (Freycinet-Péniche), kiuj estis fiksitaj 1879 de la franca ministro pri publikaj laboroj Freycinet kaj iĝis normo por kluzo fine de la 19-a jarcento.

Laŭ deveno oni parolas ankaŭ pri Elsässer (alsazano), Flandern (flandro) aŭ Spits. Sur la bildo estas videbla MS Scampolo, kiu estas trovebla tra tuta Eŭropo

La larĝeco de la ŝipo estas maksimume 38,5 x 5,05 m ĉe profundeco de 2,50 m. Tio egalas al kapacito de 360 t. En francaj kanaloj laŭ la Freycinet-normo la kargo reduktiĝis al 250  pro la profundeco de 1,80 m. La kluzoj havas 39,0 x 5,20 m[1].

konstrumaniero redakti

Origine la Péniche estis farita el ligno kaj estis tirata de ekstere. Poste oni uzis ŝtalon kaj instalis motoron.

Kompare kun hodiaŭaj ŝipoj la Péniche estas malgranda, sed ĝi havas la avantaĝon, ke ĉi povas utiligi preskaŭ ĉiujn enlandajn akvovojojn. En la centra registro por la rejna navigado troviĝas 1.780 ŝipoj de la kategorio inter 37-40 x 4,80-5,20 metroj. En nederlando ekzistas 135, kiu transportas varojn. La plej multaj estis detruitaj aŭ rekonstruitaj kiel loĝ- aus restoracia ŝipo.

En Germanio ili uzis la riveron Lahn (rivero) kaj la kanalojn inter Elbo (rivero) kaj odro (Finowkanal, Obere Havel-Wasserstraße) kaj la Ludwigskanal ŝipoj kun komparebla formato.

Freycinet 2000 redakti

En Francio estis realigata la tipo Freycinet 2000 entwickelt, kiu havas la larĝecon de la tradicia Péniche, sed aspektas alie. La direktejo estas antaue kaj oni povas facili ligi ŝipojn. Ekzistas version kun plata planko por la transporto de konteneroj, trunkoj, aŭtomobiloj kaj pezaj objektoj.

registritaj ŝipoj redakti

  • Nederlando 359 [2]
  • Belgio 354
  • Francio 914
  • Germanio 122
  • Svisio 1
  • Luksemburgo 2

Vidu ankaŭ: Pénichette, Finowmaß

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti