Péter BACSÓ [baĉO], hungare Bacsó Péter, Esperante Petro Bacsó estis hungara reĝisoro kaj scenaristo.

Péter Bacsó
Persona informo
Naskonomo Böhm Péter
Naskiĝo 6-an de januaro 1928 (1928-01-06)
en Košice
Morto 11-an de marto 2009 (2009-03-11) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patrino Boris Palotai
Infanoj 3
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristolektoro
vdr

Péter Bacsó naskiĝis la 6-an de januaro 1928 en Ĉeĥoslovakio en Košice - mortis la 11-an de marto 2009 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Bacsó apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnazion komence hejme, poste en Budapeŝto. Inter 1946-1950 li frekventis aktoran ĉeflernejon, poste li okupiĝis pri scenarlibroj, baldaŭe li ankaŭ reĝisoradis. Li ricevis premion Kossuth en 1985, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj reĝisoraĵoj (selekto) redakti

  • 32 filmoj inter 1963-2008, ekzemple Nyáron egyszerű, debuta reĝisoraĵo, 1963; Fejlövés (Kapopafo), furora filmo, kie la ĉefrolantoj estis ŝlagrokantistoj, 1967; La atestanto, malpermersita filmo (pro la politika kritiko) dum jardeko, 1969; Ereszd el a szakállamat! (Lasu mian barbon!), 1975; Sztálin menyasszonya (Fianĉino de Stalino), 1991; Megint tanú (Denove atestanto) (daŭrigo de "La atestanto", 1994; Hamvadó cigarettavég (Cindriĝanta cigareto) (filmo pri Katalin Karády), 2001

Aliaj laboraĵoj redakti

  • en 2 filmoj li roladis
  • scenarlibroj ekde 1954
  • tekstoj de ŝlagroj, aparte menciitaj Te szeress legalább (Amu almenaŭ); Esős vasárnap délután (Posttagmeze de pluva dimanĉo)

Fontoj redakti