Péter Erdős (oficisto)

(Alidirektita el Péter Erdős (negocisto))

Péter Erdős [erdOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdős Péter estis hungara juristo, negocisto. Lia nepo estis Dávid Vitézy.

Péter Erdős
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1925 (1925-07-07)
en Budapeŝto
Morto 21-an de februaro 1990 (1990-02-21) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Amkunulo Éva Csepregi
Infano Ágnes Hankiss
Okupo
Okupo manaĝero • advokato
vdr

Péter Erdős[1] naskiĝis la 1925 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de februaro 1990 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Erdős maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li lernis la tajloran profesion. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita al la iama Jugoslavio kaj Nazia Germanio. Post la liberiĝo li pasis jaron en sanatorio en Svislando. Hejmenveninta li estis ĵurnalisto, poste li laboris en eldonejo. Inter 1950-1953 li estis en prizono pro falsaj akuzoj, poste li aliĝis al la reformemaj komunistoj. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis partoprenanto, post la fiasko li rifuĝis en domo de ataŝeo. En 1957 li memvole forlasis la domon, poste li denove estis en prizono duonjaron. Tamen li havis postenon en 1958 en oficejo. Li akiris juran diplomon laŭ vespera eduko en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1966. Post 2 jaroj li havis altajn postenojn en eldonejo de gramofondiskoj (dum la socialismo senkonkurenca firmao). Li profitis la eblecon kaj li sola decidis pri la diskoj, tio signifis juĝojn pri muzikistoj. Li plurfoje edziĝis, lia filino estas Ágnes Hankiss (nask. Ágnes Erdős) psiĥologo, reprezentanto de hungara partio Fidesz en la parlamento de EU. Lia nepo estas Dávid Vitézy, trafika fakulo en Hungario.

Li estis vaste konata pro lia kunvivo kun ŝlagrokantistino Éva Csepregi.

Lia kontribuo redakti

  • "Hogyan készül a popmenedzser" (memuaro, 1990)

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Referencoj redakti