Péter Nagy (literaturhistoriisto)

Péter NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Péter (naskiĝis la 12-an de oktobro 1920 en Budapeŝto, mortis la 20-an de januaro 2010 samloke) estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, filologo, tradukisto, profesoro, teatrestro, diplomato, membro (korespondanta (1973), ordinara 1982) de Hungara Scienca Akademio.[1] Lia patro estis Adorján Nagy, lia patrino estis Piroska Szabados.

Péter Nagy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1920 (1920-10-12)
en Budapeŝto
Morto 20-an de januaro 2010 (2010-01-20) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Ĝenevo
Okupo
Okupo universitata instruisto • verkisto
vdr

Biografio redakti

Péter Nagy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1942 (en la sekva jaro li doktoriĝis), fine li lernis ankaŭ en Universitato de Ĝenevo ĝis 1945. Hejmenveninta li laboris en variaj laborlokoj (ministerio pri eksteraj rilatoj (dufoje), oficejo de la Akademio, ministerio pri eduko, eldonejo). Li akiris sciencajn gradojn CSc en 1953, DSc post jardeko antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1957 kaj 1963 li laboris en instituto pri literaturoscienco, poste li estis eldonejestro. En 1966 li ekinstruis en la universitato, inter 1969–1971 li instruis en Sorbono. Hejmenveninta li estis nomumita katedrestro de Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed en la studjaro de 1978 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1985-1988 li estis diplomato de UNESCO en Parizo (tiam li ne instruis en la universitato). En 1990 li pensiuliĝis, tamen li esploris en literatura muzeo ĝis 1997, poste li denove pensiuliĝis. Li ricevis hungarajn kaj francan premiojn.

Li edziĝis en 1966 (baldaŭ li ekhavis filinon, en 1998 li vidviĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A francia klasszikus dráma fogadtatása Magyarországon (Akcepto de la franca klasika dramo en Hungario), (1943) - ankaŭ doktoriĝa disertaĵo
  • Zsigmond (Zsigmond Móricz), (1953, 1962) - ankaŭ kandidatiĝa disertaĵo
  • Mérlegen (1955) - elektitaj studoj
  • Szabó Dezső az ellenforradalomban (Dezső Szabó dum la kontraŭrevolucio (komprenu dum la Hungara revolucio de 1956)), (1960)
  • Szabó Dezső (1964) - ankaŭ doktoriĝa disertaĵo
  • A drámaíró Bródy Sándor (La dramisto Sándor Bródy), (1973) - prelego por la korespondanta akademiiĝo
  • Libertinage et Révolution (1976)
  • Vous et nous. Essais de la littérature hongroise dans un contexte européen. (1980)
  • Az Argirus-kérdéshez (1982) - prelego por la ordinara akademiiĝo
  • Határkő (1996) - studoj (lasta publikaĵo)

Elektitaj tradukaĵoj redakti

Fontoj redakti