Pócsmegyer [pOĉmedjer] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szentendre. Megyer signifas: madjaro, similaj nomoj troviĝas en departemento Pest, ja en la mezo setlis en 895 la gento madjara.

Kalvinana preĝejo en Pócsmegyer

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Pócsmegyer situas sur ebenaĵo, en Szentendre-insulo, en dekstra flanko de Danubo. Kontraŭe estas Leányfalu, pramo interligas la du vilaĝojn.

Historio redakti

Dum la historio la insulo donis defendadon kontraŭ armeoj. La loĝantaro tributis kaj al turkoj, kaj al aŭstroj-hungaroj. La baroka kalvinana preĝejo en 1788 konstruiĝis. En 1838 inundo okazis. Apartenas al la vilaĝo setlejo Surány (ŝurAnj) en la insulo, kiu estas ŝatata feriejo, kaj ankaŭ Leányfalu ĝis 1949.

Vidindaĵoj redakti

  • nobeldomo de Eszterházy, kiu nun estas restoracio

Famuloj redakti

Komunumoj pri Megyer en Hungara reĝlando redakti

Megyer estis la plej grava hungara gento. En Budapeŝto troviĝas iamaj komunumoj Békásmegyer kaj Káposztásmegyer.

Bélmegyer Koppánymegyer Megyer Nagymegyer Nógrádmegyer Pócsmegyer Vasmegyer