Přívoz (Ostrava)

Přívoz estas antaŭa urbo situanta hodiaŭ sur teritorio de Ostrava en Ĉeĥio. Nuntempe ĝi estas loka parto de Moravia Ostrava kaj Přívoz. Vivas ĉi tie 3 897 loĝantoj (2021).

Přívoz
ĉeĥe Přívoz
municipa parto
Konstruaĵo de Arkivejo de Ostrava en Přívoz
Blazono
Oficiala nomo: Přívoz
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historiaj regionoj Moravio, Granda Ostrava
Parto de Moravia Ostrava kaj Přívoz
Baseno Ostrava baseno
Fervojstacio Ostrava hlavní nádraží
 - fervojlinio n-ro 270
Placo Placo de Svatopluk Čech
Tipo de parto Loka parto
Konataj lokoj Preĝejo de Sankta Maria, Arkivejo de urbo Ostrava, Minejo Odra
Konstruaĵo Fajroestingista muzeo
Riveroj Ostravice, Odro
Situo Přívoz
 - koordinatoj 49° 51′ 03″ N 18° 16′ 21″ O / 49.85083 °N, 18.27250 °O / 49.85083; 18.27250 (mapo)
Areo 13,53 km² (1 353 ha)
Loĝantaro 3 897 (2021)
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 702 00
Urbanisto Camillo Sitte
Situo de Moravia Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Situo de Moravia Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Situo de Moravia Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Moravia Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Moravia Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Moravia Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Přívoz
Portalo pri Ostrava
Vido al Nádražní strato (Stacidoma strato) direkte al Ĉefstacidomo (en la jaro 1914)
Strato Nádražní en Přívoz
Preĝejo

Přívoz situas sur eksa komerca pado el Opava ĝis Teŝino. Ĝia nomo estas derivita de vorto prevoz (pramveturejo) - en tiuj ĉi lokoj pramveturigisto transveturigis ĉevaltirojn kaj piedirantojn. La komencoj de la vilaĝo falas ĝis komenco de la 14-a jarcento, la unua skribmencio devenas el la jaro 1377 (Prsiewoz). Kurioze estas, ke temis pri enskribaĵo de episkopa feŭda juĝejo en Olomouc kun episkopa feŭdulo Bedřich z Kotojed, kiu respondecis pri ŝtelo. En 1389 okazis dividigo de la vilaĝo en du partojn. Al rea kunigo okazis nur en la jaro 1524 fare de Mateo Felkel el Ĉeĥendorf. La 1-an de aprilo 1555 urbo Moravia Ostrava aĉetis ĝin kontraŭ 3700 florenoj kaj la 6-an de aŭgusto 1555 la olomouca episkopo tralasis Přívoz-on el la feŭda dependeco. Moravia Ostrava tiel ĝis la jaro 1848 estis superularo super přívozaj subuloj.

Signifa evento de la vilaĝo estis alveturo de la unua trajno sur nove konstruita stacidomo la 1-a de majo 1847. Přívoz situis sur fervojo Lipník-Bohumín, kiu kreis sektoron de internacia fervojo Vieno-Krakovo. Estis tial logike, ke en la jaro 1855 posedanto de Ferfabriko Vítkovice, Salomon Mayer Rothschild, alligis la fervojon el sia uzino kaj minejo Karolina. Tiun ĉi fervojon aĉetis Norda fervojo de Ferdinando, kiu en la jaro 1862 konstruis minejan fervojon el Přívoz ĝis Michálkovice kaj en 1870 plu al Doubrava kaj Orlová. Per tiu ĉi fervojo tiel estis iom post iom kunigitaj ĉiuj minejoj de la ostrava regiono, kiuj tra la stacidomo en Přívoz transportis karbon al siaj klientoj. En la jaro 1869 estis al la stacidomo alligita nova fervojo el Ostrava ĝis Frýdlant nad Ostravicí. Per tio superkreskis la signifo de la stacidomo kaj Přívoz estis ĝuste konsiderata kiel la plej granda stacidomo de Norda fervojo de Ferdinando. Parto de la stacidomo estis ankaŭ riparejo de lokomotivoj kaj vagonoj. Ekde la 18-a de aŭgusto 1894 estis al la stacidomo alligita tramvojo.

Same grava estis ankaŭ minado de la karbo en katastro de la vilaĝo. Jam en la jaro 1849 fratoj Kleinidoj komencis profundi minejon František, el kiu ili ekde la jaro 1851 minis la karbon. En 1909 estis proksime de la minejo estis konstruita moderna koaksigejo, kiu en 1917 produktis 20% de la tuta produkto de koakso en ostrava-karvina regiono (OKR). Komune kun ĝi ĉi tie estis konstruita elektrejo, same kun la plej granda povumo enkadre de OKR.

La industria evoluo de Ostrava montriĝis en la devene agrikultura karaktero de la municipo. Dum en la jaro 1843 ĉi tie vivis 424 loĝantoj, en la jaro 1921 tio jam estis 17351 homoj. La nove alvenintaj estis precipe laboristoj en la ostravaj minejoj. Kvankam nur minoritato el ili estis germanoj, estis dum subteno de la germana gvidantaro de la minejoj farata ampleksa germanigo de la ĉeĥa loĝantaro.

Por la laboristoj estis konstruitaj kolonioj U jámy František (Ĉe minejo František) (18701926), U koksovny František (Ĉe koaksigejo František) (19061926), U Odry (Ĉe Odra) (19101912) ktp. Por la fervojaj kaj aliaj okupitoj estis konstruataj ludomoj. La ampleksa loĝejkonstruado ne okazis amase, sed laŭ teritoria plano de la municipo, kiun prilaboris antaŭa viena arkitekto Camillo Sitte. Tiu partoprenis ankaŭ en projekto de novbaroka urbodomo konstruita en la jaroj 1896-1897 (hodiaŭa sidejo de Arkivo de urbo Ostrava) kaj novgotika paroĥa preĝejo Senmakula koncipiĝo de Sankta Maria.

La 2-an de aŭgusto 1900 Přívoz estis avancita je urbo. La administracio priregata fare de germanoj realigis ĉe la viena ministerio de enlando alinomigon je Oderfurt, kiu estis en 1920 nuligita. Ekde la jaro 1924 Přívoz estis alligita al Moravia Ostrava.

Vidu ankaŭ redakti