Tiu ĉi artikolo estas pri komputilo. Pri la rusa urbo Пермь vidu Permjo.


PERM (germana mallongigo de Programmgesteuerte Elektronische Rechenanlage München = programe regata elektronika kalkulinstalaĵo Munkeno) estis komputilo evoluigita komence de la 1950-aj jaroj en la Teknologia Universitato Munkeno (TUM).

La planado komenciĝis en 1950, la konstruado en 1952 sub gvido de profesoroj Hans Piloty kaj Robert Sauer. Instiganto estis Robert Piloty, filo de Hans Piloty, kiu revene el Usono raportis pri la planoj konstrui komputilon Whirlwind ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio.

La komputilo PERM, kiu baziĝis sur vakuaj tuboj, ekfunkciis la 7-an de majo 1956 (laŭ iuj je la 8-a), komence en restriktita reĝimo kaj sen magnet-benda storo. Ĝia interna storo estis magneta cilindro ("tamburo") kun 8.192 "vortoj" po 51 bitoj. Poste aldoniĝis magnetringa storo de 2.048 vortoj. La aritmetiko kapablis uzi glitkoman teknikon.

PERM servis por evoluigi la unuan tradukilon por la programlingvo ALGOL. Siatempe ĝi estis, kun 2.500 vakuaj tuboj, inter la plej potencaj komputiloj de la mondo. Ĝia magneta cilindro estis la plej rapida stor-tekniko ekzistanta.

En 1974 PERM estis malŝaltita. Ĝi staris ankoraŭ plurajn jarojn en koridoro de TUM kaj nun estas ekspoziciata en la Deutsches Museum (muzeo pri scienco kaj tekniko) en Munkeno.

Kuriozaĵoj redakti

Ŝerca interpreto de la mallongigo estis "Pilotys erstes Rechen-Monster" (unua kalkul-monstro de Piloty).

Parto de la cirkvit-plano de PERM nun ornamas la murojn de la metroa stacio "Garching, Forschungszentrum", sur informtabulo pri Hans Piloty.

Eksteraj ligiloj redakti