POST

memtesto de komputilo post ĝia enŝalto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon post.

POST (angle Power-On Self-Test) estas testado de komputila aparataro post enŝalto. Estas farata de programoj, kiuj estas parto de BIOS de ĉeftabulo.

La unua etapo de POST (AMI BIOS)
La dua etapo de POST (AMI BIOS)

Funkcioj, similaj al POST de komputilo, ekzistas en multaj modernaj elektronikaj aparatoj, ekde programeblaj logikaj kontroliloj (angle: programmable logic controller) ĝis saĝtelefonoj.

Konciza testo inkludas jenon:

  1. testado de nedamaĝiteco de BIOS en konstanta memoro per kontrola sumo;
  2. trovo kaj inicialigo de bazaj kontroliloj, sistemaj busoj kaj konektitaj flankaparatoj (vidkarto, kontroliloj de diskingoj ktp.), kaj ankaŭ plenumado de programoj, kiuj troviĝas en BIOS-oj de aparatoj kaj provizas ilian meminicialigon;
  3. difino de amplekso de la ĉefmemoro kaj testado de ĝia unua segmento (64 kilobajtoj).

Jen ordo de kompleta testo:

  1. testo de ĉiuj registroj de la procesoro;
  2. testo de kontrola sumo de la ĉefmemoro;
  3. testo de la sistema horloĝo kaj de la pordo por sona signalado (por IBM PC tiu estas integra cirkvito i8253 aŭ simila);
  4. testo de la kontrolilo de la direkta memoraliro;
  5. testo de la regenerilo de la ĉefmemoro;
  6. testo de la malsupra regiono de la ĉefmemoro por projekciado de rezidentaj programoj en BIOS;
  7. startigo de rezidentaj programoj;
  8. testo de la standarta vidkarto (VGAPCI-E);
  9. testo de la ĉefmemoro;
  10. testo de la bazaj enigiloj (ne manipuliloj);
  11. testo de CMOS;
  12. testo de la bazaj pordoj LPT/COM;
  13. testo de datumdeponiloj sur moldiskoj;
  14. testo de datumdeponiloj sur durdiskoj;
  15. memdiagnozado de funkciaj subsistemoj de BIOS;
  16. transdono de administrado al operaciuma startigilo.

Elekti inter kompleta kaj konciza testado eblas en BIOS Setup, agorda menuo de BIOS.

POST-karto, ebliganta diagnozi paneojn dum startigo de komputilo

En plejmulto da personaj komputiloj kaze de sukcesa trapaso de POST la sistema integra parolilo aŭdigas unu mallongan sonsignalon, kaj kaze de malsukceso diversajn seriojn de sonsignaloj. Krome, BIOS generas kodon de kuranta stato de startigo (kaj kaze de paneo kodon de eraro), kiun eblas ekscii el signaloj de lum-eligantaj diodojsep-segmentaj montriloj (sur iuj ĉeftabuloj), kaj ankaŭ per POST-karto, kiu povas esti enmetita al komputila karto sur la ĉeftabulo kaj tiam montras kodon de eraro sur sia indikilo.

Rilatigi sonan kodon, tekstan informon sur ekrano aŭ kodon de POST al kaŭzo de paneo dum startigo de komputilo eblas laŭ dokumentaro de BIOS, ĉeftabulo aŭ komputila karto.

Vidu ankaŭ redakti