PXE (angle Preboot eXecution Environment) estas medio por startigo de komputilo helpe de retkarto sen uzo de lokaj datumdeponiloj (diskaparato, USB-poŝmemorilo ktp.). Por organizi startigon de operaciumo en PXE estas uzataj protokoloj IP, UDP, BOOTP kaj TFTP.

PXE-kodo, kutime deponata en konstanta memoro de retkarto, ricevas laŭ la protokolo BOOTP adreson de TFTP-servilo kaj ricevas de tie laŭ protokolo TFTP plenumeblan dosieron, post kio transdonas al ĝi administradon.

La specifiko pri PXE limigas amplekson de startigilo per 32 kilobajtoj. Tial foje estas uzata duetapa startigo, kiam unua startigilo ricevas kaj startigas la duan, kiu jam ricevas kaj startigas imagon de operaciumo.

Unu el realigoj de ricevata laŭ PXE dosiero estas pxelinux, parto de la kompleto de programoj Syslinux. Ĝi scipovas montri al uzanto menuon, similan al la menuo de Syslinux, kaj ŝuti el reto Linukson aŭ alian programon kun la sama formato de startigo (ekzemple, Memtest86) kaj transdoni administradon al ĝi.

Estis ellaborita Tauru$ PXE Environment, speciala distribuaĵo de Vindozo, kies celo estas montri eblon elŝuti kaj transdoni administradon ne nur al Lunuksa kerno, sed ankaŭ al ISO-imagoj BartPE, prototipoj de vindoza kerno.

Eksteraj ligiloj redakti