Paĉir troviĝas en la verda municipo
Katolika preĝejo de Paĉir
Place-name sign, helynév jel, Pacir Ortstafel,

Bazaj informoj redakti

Paĉir, slave Pačir, serbe Пачир, hungare Pacsér estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka, en municipo de Bačka Topola.

Situo redakti

Paĉir situas sur ebenaĵo. Subotica troviĝas 31 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1409 en formo Pacher. Fine de la 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis, poste hungaroj el Kisújszállás refondis la komunumon. En 1910 loĝis en la vilaĝo 5052 da homoj, (3208 hungaroj, 1439 serboj, 246 germanoj, 153 kroatoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Topolya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Tiam pro venĝo de Novi Sad la serboj murdis 200 hungarojn. En 2002 loĝis en Paĉir 2948 da homoj, (1766 hungaroj, 864 serboj, 68 sudslavoj, 55 jugoslavianoj, 45 kroatoj, 29 ciganoj.

Ĝemelkomunumo redakti