Paŝa pianludadopaŝa piano estas solo-pianostilo el la frua tempo de ĵazo. Ĝi reiras sur la ragtimon, estas male al tiu ne komponita, sed plejparte improvizata. Ĝin kreis proks. 1920 kiel „Harlem Stride piano“ pioniroj kiel James P. Johnson kaj Willie „The Lion“ Smith en Harlemo, kaj Fats Waller pluevoluigis ĝin kiel reganta stilo de svingo.

Je paŝa pianludado la maldekstra mano transprenas la funkcion de baso kaj harmonio, frapante alterne oktojn (aŭ eĉ dektojn) en la malalta kaj akordojn en la meza registroj, dum kiam la dekstra mano sur tio ludas resp. improvizas melodion.

Ĉar la pianisto je la paŝa ludado regas, la frapinstrumentaro kaj kontrabaso kiel ritmoinstrumentoj paŝas en la fonon. La bandoj plejparte ne estas pli grandaj ol kvin ĝis ses muzikistoj. Nur malofte la stilo estis ludata kun pli grandaj bandoj, ekz. de Teddy Wilson.

La kapablo ludi paŝan pianon dependas krom de ekzerco je improvizado parte ankaŭ de la anatomio de la manoj: nur malmultaj pianistoj povas ludi en ĉiu tonalo dektojn, egale ĉu kun du nigraj klavoj (relative facile), kun unu blanka kaj unu nigra klavoj (pli malfacile) aŭ kun du blankaj klavoj (malfacile, erara ludado de najbarklavoj evitende). Elstarulo de la paŝa pianludado estis ankaŭ Eubie Blake, kiu pro siaj eksterordinare longaj fingroj povis ludi dektojn.

Art Tatum kiel iaspeca perfektiganto de la stilo, ofte ludis pasaĵojn, kiuj paŝigis la dektojn en la baso laŭ kvaronnotoj kaj je tio tute rezignis la alternajn akordojn.

La terminon „paŝa pianludado“ (engl. Stride-Piano) nur pli malfrue inventis kritikistoj, ĝi tamen fariĝis bazo por ĉiuj sekvontaj ĵazpianaj stiloj. Ralph Sutton nomis la lumanieron „Harlem Rhythm“.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti