Paŝao (turke paŝa, alinome baŝa) estis iam alta rango kaj ofico en la Osmana Imperio kaj norda Afriko. Tiu estis la plej alta ofica, osmana-turka rango, oni uzis ĝin ĉiam kunligite al nomo de la portanto. Ekleziuloj ne rajtis iĝi paŝao, sed armeaj gvidantoj jes. La titolo – krom Egipto en la 19-a jc - estis ĉiam personligita, neheredebla. En la fruaj tempoj okazis ke eĉ virinoj iĝis paŝaoj.

La titolo aperis en la 13-a jarcento en selĝuk-turkaj areoj. En la Osmana Imperio tion ricevis unuafoje frato de sultano Orhan kaj ties filo. Pli poste regantoj de la provincoj kaj la veziroj de la centra registaro iĝis paŝaoj, en la 19-a jc. oni nomis tiel la kvar plej altajn oficajn kaj armeajn rangojn.

Provinco sub la estrado de paŝao estas tiel nomata paŝaliko.

Post la kolapso de la osmana dinastio, tio estis nur soldata rango, pli poste en 1934, la Turka Respubliko ĉesigis ties uzon. Ĝi restis en Egipto ĝis 1952. En la turka popola parolo oni uzas la titolon por esprimi humilecon al pli altranga persono.

Vidu ankaŭ redakti

emiro, veziro Muhammad Ali (paŝao), Mehmed Emen (Ali paŝao)