Paŝtisto estas homo, kiu gvidas kaj zorgas pri brutaro. Tiuj brutoj povas estis ŝafoj, kaproj, bovoj kaj tiel plu.

Paŝtisto en la Făgăraş-montoj en Rumanio.
Paŝtistoj de ŝafoj en Patagonio, Argentino.

Paŝtiston ofte helpas hundo.

Historio redakti

Tiu profesio estas unu el la plej malnovaj de la tero. Unuaj paŝtistoj aperis antaŭ pli ol 10.000 jaroj en Azio. Ŝafoj estis breditaj por lakto, viando, ledo kaj ĉefe lano. Dum la sekvo jarmilo ŝafoj kaj paŝtistoj disvastiĝis tra la tuta Eŭropo kaj Azio.

Paŝtistoj daŭre ekzistis nur en certaj regionoj, ĉar en malaltaj regionoj aŭ riveraj valoj oni prefere kultivis tritikon aŭ aliajn cerealojn. Brutaroj estis forpelitaj al montaraj kaj malfacile atingeblaj regionoj.

En la antaŭmoderna epoko paŝtistoj troveblis en regiono, kiel Palestino, Grekio, PireneojSkotlando.

Nuntempe redakti

La lando, kiu nuntempe posedas la plej grandan nombron de paŝtistoj kaj ŝafaroj estas Ĉinio.

Arto kaj religio redakti

 
Juna paŝtistino, William Bouguereau, 19-a jarcento

En arto kaj ikonografio, paŝtisto kaj paŝtistino estas ofte bildigitaj kun la tradicia ilo, la paŝtistbastono.

La Biblio uzas paŝtiston kiel metaforon de Dio aŭ de la reĝo, ekzemple en la 23-a psalmo aŭ en la rakonto de la bona paŝtisto. Jam Habelo, frato de Kain, filo de Adamo kaj Eva estis paŝtisto.

Vidu ankaŭ redakti