Paŝupatio
Paŝupatio (sanskrite पशुपति, Paśupati, Sinjoro de la bestoj) estas la nomo de unu el la formoj de Ŝivo. La paŝupatianoj kultas ĝin.
Paŝupatio | |
---|---|
hindua dio • virdio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
La nomo estis konata jam en antaŭhindua epoko kaj kultita de la Induso-civilizo. Kiel multaj aliaj dioj (ekz. Rudro) Paŝupatio iĝis dum la veda epoko formo de Ŝivo kaj ne plu estis memstara dio.