La Paŭla pensopenso de Paŭlo de Tarso, dirita ankaŭ paŭla teologio aŭ ‘’’paŭlismo’’’, reprezentas vidpunkte de kronologio kaj ankaŭ de la sinsekva influo sur la sinsekva tradicio, la unuan formon de kristana teologio. Liaj epistoloj estis kompilitaj en la jardekoj 50 kaj 60, antaŭ ol la kompilado de la sinoptikaj evangelioj kiuj entenas teologiajn nociojn precipe implicitajn, nome ne vaste kaj sisteme disvolvitajn, kaj ne koncernas la teologian valoron de la resurekto kiu estas nur rakontata, antaŭ ol la Evangelio laŭ Johano (la evangeliisto impregnita je teologio kiu emfazas la dian naturon de Jesuo-Logoso, antaŭ ol la Epistolo al la Hebreoj (kies aŭtoro, eble [[Apolo, interpretas la savan valoron de la aktiveco de Jesuo per la kategorioj propraj de la juda tradicio, koncentriĝante, tamen, pli sur lia morto ol sur lia resurekto.

Sankta Paŭlo, akvarelo de James Tissot, 1886-1894, Brooklyn Museum

La centra punkto de la teologia penso de Paŭlo, kiu emerĝas el la hebrea farisea tradicio, estas Jesuo Kristo mortinta kaj resurektinta. Ĉirkaŭ tiu pivoto ŝoforas la evangelio de Paŭlo .[1] anoncita dum sia misiaj kampanjoj, kaj al ili estas ligitaj teologiaj intuicioj entenataj en liaj Epistoloj pri teologio, Ekleziologio kaj eskatologio. El liaj epistoloj tiuj intuicioj ne estas organike strukturitaj kiel en kristanaj modernaj kateĥismoj, sed fontas fragmente kaj foje ambigue: la sinsekva tradicio dividiĝis en la interpreto pri iuj paŭlaj konceptoj, aparte rilate la problemon de fido/faroj kiu staras ĉe la bazo de la reformacio.

Jesuo kaj Paŭlo redakti

Jesuo, kiun Paŭlo konstante indikas per la epitetoj kristos (nome Mesio), uzata kiel persona nomo, kaj ’’Jesuo, Sinjoro/Kyrios, reprezentas la koron de la paŭla penso. La rilato Jesuo-Paŭlo, inter la mesaĝo de Paŭlo kaj Jesuo, estas la tutaj arto kaj pasio de Paŭlo..

Pri la fizika rilato inter Jesuo kaj Paŭlo, en la kanonaj evangelioj neniam aperas Paŭlo, kaj el liaj epistoloj kaj el la Agoj de la apostoloj neniel estas aludate ke Paŭlo renkontis Jesuon, spite de lia tiama loĝado en Jerusalemo. La ligilo inter Paŭlo kaj Jesuo estas, do, precipe teologia ligilo, bazita sur la kredo je la resurektinto kiu, laŭ la priskribo en la Agoj de la Apostoloj, li renkontis sur la vojo al Damasko.

 
Konvertiĝo de Paŭlo, ĉizaĵo de Albrecht Dürer, 1494.

Pri la rilato inter la mesaĝo disvastigita de Paŭlo dum lia predikado kaj en la epistoloj kaj la mesaĝo predkata de Jesuo, tio ne estas de tuja kompreno. La epistoloj de Paŭlo ne raportas eksplicite epizodojn (naskiĝo, vivo, morto, mirakloj ktp) aŭ dirojn aŭ parabolojn referencitajn al Jesuo, escepte de sporadaj kazoj (kiel la priskribo pri la institucio de la Eŭkaristio (1Cor11,23-26) kaj de iuj kurtaj reeĥoj, ofte implicitaj, en 1Kor 7, 10-11 = Mt 5, 32 , 1Kor 9, 14 = Mt10, 10, 1Ts 4, 15-17 = Mt 24, 30-31, 1Ts 5, 1-7 = Mt 24, 23; 24, 42-5, Rm 14, 14 = Mt 15, 11, Rm 12, 14-21 = diversloke, 1Kor 4, 11-13 = diversloke. [2] Tiu malĉeesto de Jesuaj citaĵoj, en la epistoloj, estas vidata ĉe la modernaj bibliistoj ne kiel historia nekontinueco inter la du mesaĝoj.

("Paŭlo predikis nek la vivon nek la mesaĝon de Jesuo nek la regnon de Dio estis preskaŭ skandala konstato de iuj esploristoj kiel H.H. Wendt; M. Goguel; M. Brückner; P. Wernle; F.C. Baur; W. Wrede, R. Bultmann. Hodiaŭ tiu malĉeesto estas vidata kiel evito de ripetado de mesaĝo kiu estis ĉiukaze predikata (ekzemplo en 1Ts 5, 2: "Kaj vi mem tute bone scias...") pere de buŝaj tradicioj kaj/aŭ en la unuaj skribaj kolektoj. (la kvar evangelioj estis kompilitaj post la morto de Paŭlo.

La vera centro de la penso de Paŭlo estas konstituata de la resurekto de Jesuo, apartaĵo kiu ne povis ne esti eksplicite ĉeesta en la migranta predikado en Palestino. Ĉirkaŭ Jesuo resurektinta lokiĝas la precipaj teologiaj intuicioj de la apostolo.

Kristologio redakti

 
Biblia Tetragramo en la triangulo de la Triunuo (Preĝejo de Sankta Karlo Borromeo de Vieno.

Kiel la aliaj novtestamentaj aŭtoroj, Paŭlo konsideras Jesuon Kristo, nome Mesio atendita de la hebrea tradicio, sed lin ne konsideras simpla homo ĉar al li atribuas, krom la homan naturon, ankaŭ tiun dian. En tio kristanismo lokiĝas en decida kontrasto kun la hebrea tradicio (laŭ la evangeliaj rakontoj, la oficiala motivo de la mortokondamno estis ĝuste la pretendo esti egala al Dio (vidu: Proceso al Jesuo). La paŭlaj pasaĵoj atribuantaj la diecon al Jesuo tion faras laŭ maniero eksplicita kaj implicita, aŭ atribuante al li karakterizojn proprajn de la dia naturo.

La plej klara kaj eksplicita pasaĵo rilate la diecon de Jesuo eltireblas el Tito 2, 13 kiu lin difinas ‘’granda Dio kaj savanto’’. En aliaj aliĝoj en kiuj Paŭlo utiligas la terminon refereblas al Dio Patro, foje eksplicite distingita el Jesuo. La teologia valoro de tiu pasaĵo estas malpliigita ĉe iuj bibliistoj kiuj negas la paŭlan originon de la Epistolo al Tito (kaj de la la paŝtistaj epistoloj ĝin datigante ĉe la fino de la jarcento, dum bibliistoj de movadoj malatribuantaj al Jesuo la plenan diecon interpretas, aŭ modifas, diversmaniere la sencon.[3]

Pli pridiskutita estas la pasaĵo Rm 9, 5 pro manko de interpunkciaj signoj en la greklingvaj plej antikvaj (uncialaj) novtestamentaj manuskriptoj. La gramatika rekonstruo de la frazo favoras al eksplicita aserto pri la dieco de Jesuo (5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen.)[4] Eblas tamen, hipotezi interpunkcion malsaman. [5]

La dia naturo estas implicite atribuata al Jesuo en la kristologia himno en Fl 2, 6, kie estas dirate estante ‘’en dia formo’’ (ἐν μορφῇ Θεοῦ) kaj esti egala al Dio (Patro) (εἶναι ἴσα Θεῷ). En la kristologia himno de Kol 1, 15 estas dirate "bildo de la nevidebla Dio" (εἰκὼν τοῦ Θεοῦ τοῦ ἀοράτου), kaj tiel ankaŭ en 2Kor 4, 4.

En aliaj pasaĵoj estas atribuataj al Jesuo karakterizoj propraj de la dia naturo, neakordigeblaj kun la homa naturo, kiel la antaŭekzisto kaj kvalifo de aŭtoro de la kreo (Kol 15-17; 1Kor 8, 6). Ambaŭ tiuj karakterizoj estis, en la hebrea-prakristana tradicio, atribuataj al la Saĝo de Dio. .[6] Paŭlo, krom tiuj atribuaĵoj al Jesuo, lin eksplicite difinas kiel Saĝon en 1Kor 1, 24.30.

La Sankta Spirito revestas en la Paŭla penso fundamentan rolon rilate la vivon kaj la organizon de la Eklezio, ĉar antaŭekzistanta realo kaj partoprenanto en la kreado. En pasaĵo 2Kor 13, 13 Paŭlo alvokas samperiode la Sinjioron Jesuon, Dion (Patron) kaj la Sanktan Spiriton. Li ne klarigas la ligon inter la tri, konsideritaj kelkmaniere egalaj, kaj la kristana tradicio interpretis tiun pasaĵon kiel biblian fundamenton de la dogmo de la Sankta Triunuo, jam implicita en la rekono pri la dieco de Jesuo.

Kun Adamo komenciĝas la regno de la kulpo kaj de la morto, kun li la tuta homaro forturnas el Dio kaj la mosea leĝo ne kapablas, per ĝiaj preceptoj, inspiri al la konscienco moralan forton kiu savu (Rom 7. 7). Kristo starigas la regnon de la vivo kaj de graco: li estas la unika sacerdoto kaj peristo inter Dio kaj la homaro, per li ĉiuj homoj mortas al la peko kaj renaskiĝas al la eterna vivo (Hebreoj 4, 14; 5, 5; I Timoteo 2, 5); de lia korpo partoprenas formante dian unuecon (1Kor 10, 17) kaj de tiu mistika korpo la Sankta Spirito estas la animo viviga, en kiu la homo tronas sian enan liberon: "kie estas la Spirito de la Sinjoro tie estas la libero (2Kor, 17).

Antropologio redakti

Rilate la antropologion de Paŭlo, same kiel ĉiuj aĵoj, la homo estis kreita pere de Jesuo Kristo kaj estis dotita per origina graco. Tamen pro la prapeko de Adamo – interpretita kiel persona nomo - kaj la sinsekvaj pekoj la kondiĉo de la homa naturo estas substance negativa: "Estas neniu justulo, eĉ ne unu" (Rm 3, 10. 2, 7-10. 14,10-12. 23, 5; 6, 17. 20; 8, 19-23; Ef 4,18; Kol 21). Tiu negativa komponanto estas ekvilibrigita, laŭ la penso de Paŭlo, de la eblo saviĝi per la adhero al Kristo (pravigo).

Parto de la sinsekva kristana tradicio emfazis la paŭlan antropologian pesimismon: aparte Aŭgusteno de Hipono difinas la homaron "damnita maso", reprenita de Lutero kaj de la protestanta tradicio (vidu: kompleta depravacio).

Aparta estas la trionigita antropologio (1Ts 5, 23}}: "spirito, animo kaj korpo" (πνεῦμα, ψυχὴ, σῶμα). Ĝi havas neniun aludon en la Malnova Testamento. Ĉe la nuntempaj bibliistoj la pasaĵo estas legata ne kiel vera kaj propra trionigo, sed kiel indiko pri la homo en ties tuteco: spirito (rilato kun Dio), animo (rilato kun siaj mensaj statoj), korpo (rilato kun la aĵaro).

Soteriologio redakti

La soteriologio (nome la teologia rezonado pri la savo) de Paŭlo baziĝas sur la krucumo de Jesuo ("por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon" (1Kor 1, 23), kaj precipe sur la resurekto de Jesuo, dominanta temo en la epistoloj.[7]En la rekono pri la resurekto de Jesuo, pri kiu ne estas dubata la historieco (1Kor 15, 3-8), Paŭlo ne malproksimiĝas el la farisea juda tradicio, kiu (malsame ol la Sadikeoj akceptis la doktrinon de la resurekto kiel estonta premio por la justuloj.

 
Paska Ŝafido, de Josefa de Óbidos, 1660-1670.

Ankaŭ la atribuado de universala valoro al la krucumo de Jesuo estas la paŭla teologia apartaĵo (proprium): la Epistolo al la Hebreoj interpretas la surkrucan morton de Jesuo per la kategorioj propraj de la juda tradicio, konsiderinte Jesuon viktimo (ŝafido de Dio kaj sacerdoto, kies vola ofero estas la plenumado kaj la superado de la oferaj ritoj de la religieco de la Malnova Testamento, necesaj por pacigi la homajn pekulojn kun Dio.

La nekontinua punkto de Paŭlo kaj de kristanismo kun judismo, krom la dieco de Jesuo, estas la fundamenta graveco kiun lia resurekto kunportas por ĉiu kredanto: ĝi konstituas la centron de la kristana kredo (1Kor 15, 14: "14 kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido". La motivo de tiu graveco kuŝas en la fakto ke la kredanto, laŭ mistera [8] maniero kaj danke al la bapto, fariĝas kunpartoprenanto de la destino de Kristo mortinta kaj resurektinta.(Rm 6, 3-11; Fl 3, 10-11; Kol 2, 12-13; Rm 4, 25. Danke al la resurekto de Kristo, la homo akiras ls tieldiritan "filan adopton", fariĝante filo de Dio kiel Jesuo (Gal 4, 4-7).

Danke al la resurekto de Kristo, la paŭla penso forturnas el la antropologia pesimismo kiu ĝin, kiel supre vidite, karakterizas: "20 Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis, 21 por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro . (Rm 5, 20-21)

Pravigo kaj graco redakti

La teologia-soteriologia koncepto kiu perilas inter la resurekto de Kristo kaj la vivo de la kredantoj je Li estas la pravigo (δικαίωσις, dikàiosis), "la artikolo pere de kiu la Eklezio staras aŭ malstaras".[9] Ĝi estas substance ekvivalenta al "elaĉeto", "sanktigado", "glorado", "savo", kaj ĝi kunportas la realigon de ŝanĝo en la rilato inter Dio kaj la koruptita homaro: ĝi estas la vojo al la eterna vivo kaj en la nun ekzistado sin manifestas per "nova vivo" de la kristano.

La Graco (χάρις, karis) estas koncepto kunligita al la pravigo: temas pri favoro aŭ bonvolemo kiun Dio montras por la homo, malgraŭ ke tiu tion ne meritas. La pravigo estas la efiko-rezulto de la graco. En la vivo de la Eklezia Institucio la graco estas rilatigita al la donoj de la Sankta Spirito aŭ karismoj (vidu “Ekleziologio ĉi-sube).

Kunligita al la temo pri la graco kaj pravigo estas tiu de la antaŭdestinismo. Dio liveris la gracon kaj pravigon al tiuj kiujn li antaŭdestinis al la savo: "Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj". (Rm 8, 29). Tiu antaŭdestino de iuj estas konsiderata, laŭ komplementa maniero, kunligita kun la volo de Dio ke ĉiuj estus savataj: " 4 kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero". (1Tim 2, 4).

La sinsekva kristana tradicio substrekis distingitajn karaterizojn en la pravigo. Multe sinteze dirite: dum la lutera tradicio, sed precipe tiu kalvinisma, de la senkondiĉa elekto metas la akcenton sur la agado de Dio, ekzaltante la senpagecon (estas Dio kiu savas kiun li volas , ĉe la naskiĝo la homo estas jam destinita, aŭ ne, al la savo), la katolika tradicio metas la akcenton sur la agado de la homo, ekzaltante la gravecon de la libera volo kaj de la persona engaĝo en la tera vivo (estas la homo kiu sin savas).

La interpreto pri la rilato fido kaj faroj en la medio de la doktrino de la pravigo estis en la centro de la skismo inter la katolikismo kaj protestantismo.

Fido kaj faroj redakti

La rilato inter fido kaj faroj en Paŭlo kompreneblas kun tiu de la predikado de Jesuo kaj kun la viva etoso de la apostola kristanismo, La plej granda parto de la kristanoj, inter kiuj ankaŭ Paŭlo, apartenas la la religia juda tradicio (difinita tial juda-kristana ĉe modernuloj), kiu estis karakterizita per la praktikado de longa serio da preceptoj (vidu: 613 mitzvòt) entenataj en la Torao. Jesuo, dum sia migrada predikado, ĝenerale ne sin montris kontraŭa al la preceptoj de la leĝo (vidu aparte Mt 5, 17-20), sed akre kritikis la eksteran kaj formalan manieron per kiu la fariseaj aŭtoritatoj ilin aplikis kaj instruis ilin apliki, alvenante fakte al reĵeto de iuj (kiel la rigida observemo de la sabata ripozo kaj la nombraj nutraj preceptoj (Mt 22, 35-40), la aliaj preceptoj estis gravaj en la mezuro de ilia rilato kun kelka el la dek ordonoj.

Dum sia predikado adresita precipe al grekaj-romiaj paganoj, Paŭlo metis centren de sia anonco la morton kaj resurekton de Jesuo, preterlasante fakte la longan judan preceptaron (unue la cirkumcido) kiu estis fremda al la religia pagana tradicio. La situacio estis formale superita dum la Apostola koncilio (ĉirkaŭ 48-49), en kiu estis dekretite ke la novaj konvertiĝintoj ne estas devigataj observi la judajn preceptojn, eĉ ne la cirkumcidon, sed nur abstini el "idoloferitaĵoj, el la sango, el sofokitaĵoj kaj el malĉasteco" (Agoj 15, 28-29). La solvo, tamen, estis tutalie ol paciga kaj diversaj falkoj de la juda-kristana fluo daŭrigis sian oponon al Paŭlo. (Agoj 21, 21. Jaroj: 57-58).

 
Leĝo kaj Graco, de Lucas Cranach la Maljuna, 1529, Národní galerie.

La teoria paŭla konceptiĝo de la problemo ĉeestas precipe en la epistolo al la galatoj kaj en tiu al la Romanoj. Al la “faroj de la Leĝo” (nome al la ekstera aktualigo de la ritoj kaj preceptoj) Paŭlo kontraŭmetas la fidon (nome la ena adhero al Jesuo Kristo mortinta kaj resurektinta), atribuante soteriologian valoron al tiu lasta. La soteriologia valoro de la Leĝo estas almenaŭ forte malpliigita: "24 Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar. 25 Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj". (Gal 3, 24-25); "4 Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco. 5 Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido". (Ga l5, 4-5); "28 Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo". (Rm 3, 28). La sinsekva kristana tradicio akceptis tiun paŭlan interpreton reĵetante tiun de la juda tradicio.

En la 16-a jarcento la temo pri la rilato inter fido kaj faroj suriris la scenejon per la prediko de Lutero. La kristana vivo en la tiama Katolika Eklezio estis, kiel konate, karakterizita per ekĉesa atento rezervita al la kulto de la [[relikvoj]j (kiuj estis foje konsideritaj kiel magiaj objektoj), al la venerado de la sanktuloj (kiuj foje estis konsideritaj kiel duondioj) kaj al la "pia devoto" (fakte, speco de komerco de la indulgencoj (kiuj povis estis konsideritaj speco de "sekurletero" akirenda dum oni povis konduti senmoralan vivon). Lutero energie sin ĵeris sur tiaĵojn, ilin taksante novan version de la "povo de la Leĝo", metante denove centren la enan adheron de la kristano, pere de la kreo-fido, al la mistero de Jesuo Kristo. (sola fide.[10]). Dum la kvin sinsekvaj jarcentoj, la protestanta tradicio daŭrigis en la sama interpreto metante centren la fidon, tiu katolika daŭrigis meti la akcenton sur la faroj intencitaj kiel faktaj adheroj al la karitato.

La kuniĝinta deklaro pri la doktrino de la pravigo (Augsburg (Germanio) 31 otktobro1999), redaktita de katolikaj kaj luteranaj teologoj, konkludis la plurjarcentan debaton malkovrante la komplementecon kaj ne la eksluzivecon de la du interpretoj. La malsamecoj kaj miskomprenoj estis imputitaj al la ligvaĵo kaj la polemika etoso.<ref<[1] Itala traduko de la fina dokumento.</ref>

Moralo redakti

Al la morala konduto Paŭlo dediĉas la lastajn ĉapitrojn de iuj epistoloj, dum la komencaj eroj koncentriĝas sur dogmaj konceptoj. Ankaŭ en tiuj tekstoj la pritraktado ne disvolviĝas sisteme, sed temas pri diverspecaj indikoj, ofte kunstekstigitaj sur problemoj koncernantaj la kredantaron kaj la komunumojn al kiuj li adresiĝis.

La fundamento de la socia paŭla moralos estas la egaleco de la homaj estuloj en Jesuo Kristo, kiu kreis kaj elaĉetis sendistinge ĉiujn: "28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo" (Gal 3, 28). Tiu egaleco, aganta en la mesaĝo de Kristo, reprezentas rimarkindan senkontinuecon kun la religia kaj socia jen juda jen pagana. Paŭlo reprenas de Jesuo ankaŭ la centran nukleon de la moralo: la agapo (αγάπη), kutime tradukita per "karitato", sed kiu havas semantikon pli ampleksan ol la simpla almozo: vidu en Rm 13, 8-13 kaj precipe en la fama Himno al la Karitato (1Kor 13). Vidpunkte de la historio, Paŭlo (kiel Jesuo) ne estis revoluciulo, nome li ne proponis la abolicion de la maljustaj strukturoj de la socio. Li predikis rekte por la abolicio nek de la milito, nek de la sklaveco (Ef 6,5; Kol 3, 22-25), nek pelis al ribelo kontraŭ maljustaj registaroj (Rm 13, 1-3), nek favoris al la emancipiĝo de la sociaj klasoj malavantaĝaj (virinoj – Rm 13, 1-3-, gefiloj - Ef 6, 1-3, malriĉuloj). Tamen iuj epistolaj pasaĵoj enkondukas la kristanon fakte reĵeti la maljustecon en la sociaj rilatoj: Paŭlo predikis la amon al la malamikoj (Rm 12, 2), traktadon homan kaj justan por la sklavoj (Ef 6, 9; Kol l4, 1; Fm 15-16}}), la devon ami la edzinojn kiel sin mem kaj kiel Kristo ilin amas (Ef 15, 28) kaj ne esti severaj kun la filoj (Ef 6, 4), kaj la devon helpi la malriĉulojn (centra temo de la kolekto de la sanktuloj ripetiĝanta en iuj liaj epistoloj.

 
La filozofoSankta Paŭlo, de Vincenzo Gemito, 1917.

Rilate la seksan moralon, Paŭlo troviĝas en kontinueco kun la Jesua kaj juda tradicioj, ekzaltante la geedziĝon kaj kondamnante la seksajn eksteredzecajn kondutojn. Malsame ol en la prediko de Jesuo adresita al judoj firme radikitaj en la juda leĝo, la temo pri la seksaj kondamnoj estas aparte ĉeesta en la paŭla epistoloj ĉar en la greka-romia mondo en kiu enmediiĝintis liaj komunumoj estis praktikataj diversaj formoj de seksa licenco. Ripetiĝanta estas la kondamno pri la porneia, kiu indikas ĉiun tipon de la seksaj eksteredzecaj rilatoj aŭ kontraŭnaturaj, diversmaniere tradukita per "prostituado", "fornikado", "malpureco", "adulto". Ankaŭ [[samseksemo] estas eksplicite kondamnita de Paŭlo (Rm 1, 26-27); 1Kor 6, 9-10; 1Tim 1,9-10).

Elemento ĉeestas en la paŭala penso, kiu ne povis troviĝi en la juda kaj jesua tradicioj, estas tiu de la alproksimiĝo de la rilato edzino-edzo al tiu de Kristo-Eklezio (Ef 5, 31-32; 2Kor 11, 2). Malsame ol en juda leĝo kiu permesis la ripudion de la edzino flanke de la edzo, kaj sekvante Jesuon, Paŭlo konsideras la geedziĝon nesolvebla flanke de la du (1Kor 7, 10}}). Esceptas, tamen la tiedirita "paŭla privilegio", la divorco kaze de partnero nekredanta (1Kor 7, 15), malĉeesta en la instruo de Jesuo kaj akceptita de la sinsekva katolika tradicio..[11] Malsame ol en la juda tradicio (escepte de esenismo) Paŭlo, kiel Jesuo, allasas la superecon de la celibato: (1Kor 7) geedziĝi bonas, ne geedziĝi plibonas). Tiu prefero estis ricevita en la sinsekva kristana tradicio (kaj nun konservata en la eklezioj katolika kaj ortodoksa), sed sekve reĵetata de la protestanta tradicio.

Eklezioscienco redakti

Pri eklezioscienco, nome pri la rezonado pri strukturo, vivo kaj celo de la Eklezio, rimarkiĝas en la vivo kaj en la epistoloj de Paŭlo la du tendencojn kiuj signos la sinsekvan teologian rezonadon:

  • Eklezioscianco hierarkia aŭ vertikala. Laŭ tiu aliro la Eklezio estas vertikala strukturo kun antaŭdefinitaj roloj. Laŭ la bibliaj tekstoj, Paŭlo estis alvokata de Jesuo sur la vojoj de Damasko, estis elektita kun Barnabaso pere de la mansurmeto por la misia vojaĝo (Agoj 13,1-3), siavice dumvizite al siaj komunumoj starigis gvidojn de la lokaj eklezioj (episkopoj = kontrolistoj kaj presbiteroj = pliaĝuloj). Tiu modelo, reprenita kaj disvolvigita aparte de Ignaco el Antioĥio, de nuntempaj teologoj estas difinita ‘’institucia’’ aŭ ‘’monarkia’’, nome kun unusola principo, la episkopo (ankaŭ se en la paŭlaj komunumoj la distingo inter presbitero kaj episkopo ne aperas klara), kiu en la komunumo regas-ordonas al la fideluloj kiuj havas la devon obei. La sinsekva kristana tradicio laŭiras tiun paŭlan eklezian strukturon, en kiu la episkopo favoras la fidelulajn karismojn. La reformacio tute reĵetis la hierarkian-vertikalan dimension kiu daŭrigis pluesti en la aliaj eklezioj.
  • Tamen, en ili ne estas preterlasata la karisma dimensio, kiel aperas el la Dua Vatikana koncilio. Temas pri karisma eklezioscienco en kiu la eklezio estas egaleca (horizontala) komunumo de fideluloj, ĉiu el kiuj estas portanta diajn donojn kiuj kontribuas formi kaj plikreskigi la eklezion. En la unuaj kristanaj komunumoj estis multaj la karismoj de la Sankta Spirito: saĝo, mirakloj, sanigoj, profetaĵoj, paroladoj en aliaj lingvoj. Ĉio tio formas la karisman dimension kiun ni bezonas aŭ iluminas ankaŭ tiun hierarkian.

Eskatologio redakti

Koncerne la eskatologion, nome ‘’la alestiĝo de la lastaj aferoj’’, Paŭlo enŝoviĝas en la hebrea tradicio, propra ankaŭ de Jesuo: ĉe la tempofino estos ‘’la tago de la Sinjoro Jesuo’’ (tago de la juĝo, post kiu ĉesos la malbono en la kreaĵaro kaj la homoj(jen ankoraŭ vivantaj jen jam mortintaj sed resurektigitaj), estos destinitaj , surbaze de ilia surtera konduto, aŭ al la eterna gloro aŭ al la eterna perdiĝo (infero).

La propraĵo paŭla kaj kristana kuŝas en la fakto ke ankaŭ en la eskatologia kampo Jesuo Kristo estas la centra punkto, danke al kiu realiĝas la reesurekto el la mortintoj kaj la eterna savo (1Ts 4, 13-18; 1Kor 15, 19-58; 2Kor 5, 1-10; Fl 3, 20-21).

Notoj redakti

  1. La greka termino ευαγγέλιον ĝenerale indikas la libron pritraktantan pri Jesuo (ekzemple, Evangelio laŭ Mateo), sed proprasence referencas al la ago de la evangelizado, nome de la transdono de la Jesua mesaĝo. Laŭ tiu senco eblas paroli pri Paŭla evangelio.
  2. Ankaŭ la sintagmo Regno de Dio, vera objekto de la predikado de Jesuo, aperas en Paŭlo nur kelkfoje, kaj ne multe pli ol alude: Rm 14, 17; 1Ts 2, 12; Gal l5, 21; 1Kor 4, 20; 6, 9}}.
  3. Ekzemple, la atestantoj de Jehovo (kies tradukistoj ne estas konataj la nomo kaj la scienca kompetenteco) tradukas la originalon "τοῦ μεγάλου Θεοῦ καὶ σωτῆρος ἡμῶν Ἰησοῦ Χριστοῦ" per "de la granda Dio kaj del Savanto nia, Jesuo Kristo’’, virte enŝovigante iun τοῦ (de la) kiu distingu Dion Patron el la Savanto Jesuo,
  4. Tiel la precipaj bibliaj tradukoj nuntempaj.
  5. La tradukita teksto de la atestantoj de Jehovo, kies oni ne konas la tradukintojn, supozas netipan gramatikan strukturon en la novtestamenta greko.
  6. Vidu aparte Pr 8, 22-3; Sir 24, 9; libro de la Saĝo 7, 21. 26; 8, 3; 9, 9.
  7. La resurekto de Jesuo estas asociita al aliaj terminoj kiel: transformiĝo, nekoruptiteco, senmorteco, ekzaltado, glorado, eterneco, elaĉeto, vivrenoviĝo.
  8. En la kristana tradicio per “mistero” oni intencas veron ne tute kompreneblan de la homa intelekto.
  9. La latina difino "Articulus stantis vel cadentis ecclesiae" estas atribuata al Lutero el la fondinto de metodismo John Wesley en la sermono de novembro 1795. (en) kaj amplekse reprenita de la sinsekva reformacia tradicio.
  10. La lutera moto sola fide devenas en la lutera germanlingva biblia pasaĵo Rm 3, 28, kie estas dirate ke “la homo estas pravigita nur (allein) per la fido”, kie estis aldonata la adverbo malĉeesta en la greka origina teksto. Kaj ĝenerale la priskribo pri la kondiĉoj generalaj de la eklezio tiama estas iom malbonigitaj, eble por igi malpli laŭvolaj la dogmajn rompojn.
  11. Por la katolika tradicio oni vidu en la kanona kodo 1143.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti