Paŭlo Aŭreliano (latine Paulus Aurelianus; bretone Paol) estas unu el la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon. Li fariĝis la unua episkopo de la episkopujo de Bro-Leon.

Sankta
Sankta Paŭlo Aŭreliano
Ikono pentrita por la ortodoksa asocio Sankta Anna de Bretonujo
Ikono pentrita por la ortodoksa asocio
Sankta Anna de Bretonujo
Persona informo
Naskiĝo 490
en Kimrujo
Morto 1-an de januaro 573 (0573-01-01)
en Saint-Pol-de-Léon, Bretonujo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Bretonio vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio,
ortodoksa eklezio,
Anglikana komunumo
Festotago 12-a de marto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La bretona urbo Saint-Pol-de-Léon estas unu el la etapoj de la pilgrimado Tro Breizh (turneo de Bretonujo), kiu estiĝis en la mezepoko.

Vivo redakti

Wrmonoc (alinome Gurmonoc), abato de la monaĥejo de Landévennec en Bretonujo, skribis latine pri la vivo de sankta Paŭlo en 884. Li titolis sian verkoin Vita Pauli (Vivo de Paŭlo).

Junaĝo redakti

Paŭlo naskisĝis en 490492 en la nuna Kimrujo en Britujo, precize en Brehan, sur la duoninsulo Pen Ohen.[1] Lia patro Perphirius estis nobelo kaj kavaliro. Paŭlo havis ok fratojn kaj tri fratinojn. Unu el liaj fratinoj nomiĝis Sitofolla.[2]

La patro deziris, ke lia filo iĝu kavaliro, kiel li mem, sed Paŭlo rifuzis. Kiam li estis 9-jaraĝa, la patro konfidis lin al la monaĥejo de Sankta Ildut.

Edukado en Llanilltud redakti

 
Llantwit Major strando en Kimrujo

Paŭlo estis edukita de Sankta Ildut en la monaĥejo nomita Llanilltud aŭ Llanildut-Fawr, la nuna Llantwit Major, apud la enfluejo de la rivero Severn.[3]. Ildut estis egregius magister Britannorum (elstara majstro de la britoj) laŭ hagiografoj. Multaj nobelaj familioj sendis siajn infanojn en lian lernejon. Poste, li iris en alian monaĥejon sur la insulo Caldey.[4] Ankaŭ tiun monaĥejon fondis Illdut.

En la monaĥejo, Paŭlo renkontiĝis kun Divi (alinome David aŭ Ivi), Samsono (kiu fariĝis sankta Samsono, episkopo en Armoriko) kaj Gweltas (Gildas en la franca lingvo), ankaŭ Briego kaj Malo . En la monaĥejo, la infanoj studadis kaj laboradis per siaj manoj.

Legendoj pri la vivo de Paŭlo en Llanilltud redakti

La monaĥejo situis proksime de la maro. Ofte la ondoj subakvigis la kulturejojn, kaj tio ĉagrenis la infanojn, kiuj multe zorgis pri la semoj kaj la rikoltoj. Laŭdire, iun tagon, la knaboj petis de Ildut, ke li malhelpu la maron subakvigi la teron. En la tago de sizigia tajdo, Ildut iris malalten, enprofundigis bastonon en la sablon, kaj strekis longan linion laŭlonge de la strando. Poste, la knaboj konstruis digon. Fine ili surgenuiĝis kaj preĝis Dion, por ke la ondoj ne plu transiru tiun limon. Kaj laŭlegende Dio aŭdis ilin kaj plenumis la peton. Sur tiu nova poldero kreskadis bonaj legomoj kaj tritiko.

Bedaŭrinde, ĉiutage alvenis birdoj, kiuj manĝis la spikojn kaj laŭvice la knaboj devis gardostari. Iun tagon, Paŭlo endormiĝis. Dum la du sekvantaj tagoj, li ne aŭdacis paroli al Ildut. La trian tagon, li denove vidis la birdojn. Li alvokis siajn amikojn, kaj ĉiuj kune, ili forpelis la birdojn ĝis la pordo de la monaĥejo. Tie Paŭlo diris al Ildut:

-Mi prezentas al vi la ŝtelistojn, kiuj manĝis la spikojn en niaj kampoj. Vi povas puni ilin, kiel vi deziras.

Ildut estis emociita pro tio. Li do liberigis la birdojn, kiuj neniam revenis

Pastro en Kimrujo redakti

 
La reĝo Marko de Kimrujo

Kiam li estis 15-jaraĝa, Paŭlo deziris retiriĝi en dezertan lokon. Dek du el liaj kunuloj sekvis lin kaj la loko iĝis lia unua monaĥejeto. Paŭlo estis ordinita pastro en la urbo Winchester.

La reĝo Marko de Kimrujo regis fakte la du landojn Dumnonia laŭlonge de la du randoj de la Maniko. Laŭ Gurmonoc, li estis nomata ankaŭ Komonoro, onklo de Tristano kaj edzo de Izoldo. Lian nomon oni skribis Marc'h en la kelta lingvo.[5]. Li invitis Paŭlon kaj ties disĉiplojn viziti sian korton kaj kristanigi la regionon. Iom pli poste, li petis, ke Paŭlo konsentu fariĝi episkopo. Sed Paŭlo rifuzis kaj decidis elmigri al Armoriko. Antaŭ ol foriri, li petis la sep sonorilojn, per kiu la reĝo alvokis la kortanojn, sed tion li rifuzis.

Li ankaŭ deziris adiaŭi sian fratinon, kiu estis abatino en abatejo ĉe la maro.

Laŭ la legendo, dezirante fari donacon al ŝi antaŭ sia foriro, li surgenuiĝis sur la strando kaj petis Sitofolla-n forĵeti rulŝtonojn en la ondojn. Post tio li alparolis la ondojn, postulante laŭ la volo de Dio, ke ili plu neniam transiru tiujn rulŝtonojn. Kaj laŭ la onidiroj neniam plu la ondoj subakvigis la abatejon de lia fratino.

Alveno en Ouessant redakti

 
Lampaul sur la insulo Ouessant

En 512 Paŭlo definitive forlasis sian naskiĝlandon. Li albordiĝis al la bretona insulo Ouessant, bretone: Enez Eusa), ĉe la suda haveno Porz Boun.

Sekvis lin 12 pastroj, 12 laikoj kaj pluraj personoj el nobelaj familioj, nevoj, kuzoj, kaj multaj sklavoj. Inter la pastroj famis en Bretonujo Jaoua, Gouennou kaj Koneg (Te-Goneg en la bretona). Apud klara fonto, li konstruis oratorion kaj monaĥejon. Tiu loko nomiĝas nuntempe Lampaul kaj devenas de lann Pol, kiu signifas la monaĥejo de Paŭlo. Ĝi estas nun la ĉefurbo de la insulo.

Li restis nur ses monatojn en tiu loko. Onidire la vorto Ouessant devenas de la kunmetado de du bretonaj vortoj Doue kaj Sant. Doue signifas Dio.

Sed iun tagon laŭlegende anĝelo petis Paŭlon velŝipiri al la apuda kontinento.

Unuaj monaĥejoj laŭlonge de la bretonaj rioj (bretone: Aber) redakti

Je la nuna Lampaul-Plouarzel (bretone: Lambaol-Blouarzel) Paŭlo albordiĝis. La tiea golfeto nomiĝas Porz Paol (france: Porspaul), kiu signifas haveno de Paŭlo.

Verŝajne permare ili iris norden kaj albordiĝis je la nuna Lampaul-Ploudalmézeau (bretone: Lambaol-Gwitalmeze). La loĝantoj de la iama tempo rimarkis, ke la veloj de la ŝipo de la enmigrantoj koloris kvazaŭ per aŭro. Ili uzis la pseŭdonimon Aŭreliano por nomi tiun sanktulon, uzante la vorton aŭro kaj la vorton bretonan lien, kiu signifas velo.

La kunularo ne restis longan tempon tie sed tamen sufiĉe da tempo por konstrui monaĥejon. Tiutempe, ĝi ne similis al la nuna. Ĉirkaŭ la oratorio aŭ la kapelo estis konstruitaj lignaj domoj, tute apartigitaj. Ĉiu el la monaĥoj vivis kaj preĝis sola, kaj ĉiuj kuniĝis por la diversaj diservoj kaj la manĝoj, kiam ili ne predikis aŭ laboris en la kamparo.

Legendo pri la bubalo en la arbaro redakti

Jaoua, unu el la disĉiploj de Paŭlo, vivis sola en sia ligna dometo en la arbaro. Iun vesperon, dum li kantadis psalmojn, laŭlegende iu bubalo detruis lian domon. Jaoua rekonstruis ĝin, sed la bubalo denove detruis ĝin. Tio okazis trifoje. Fine Jaoua petis Paŭlon, ke ili interŝanĝu siajn domojn. Paŭlo tuj konsentis. En la sekvanta vespero, alvenis la bubalo. Li vidis Paŭlon surgenuan kaj preĝantan. Ĝi tuj haltis kaj falis ĉe la piedoj de la monaĥo, ŝajnante pardonpeti. Paŭlo faris krucosignon super ĝi. La besto foriris kaj neniam plu revenis.

Hodiaŭ ŝprucas ankoraŭ la fonto, kiun Paŭlo estigis (bretone: Feunteun Sant Paol) kaj la preĝejo staras sur la antikva monaĥejo.

Proksime de la Aber Benoît (bretone: Aber Benniget) staras la kapelo Sankta Jaoua kaj en Plouvien du fontoj dediĉitaj al Paŭlo.

Transiro de la ponto sur Aber-Wrac'h redakti

 
Aber-Wrac'h

Ili transiris la rion Aber-Wrac'h kaj alvenis al Plouguerneau (bretone: Plougerne). Ili estis tre soifaj kaj ne trovis akvon. Per bastono Paŭlo elŝprucigis tri fontojn. Ili estas videblaj nuntempe en Prad Pol, kiu signifas la kampo de Paŭlo. Unu el la tri situas sub la kapelo starigita tie.

Legendo pri la ponto kaj la diablo redakti

Legendon oni rakontas pri la ponto, kiu transiras Aber-Wrac'h. Ĝi nomiĝas Pont an Diaoul, kio signifas Ponto de la diablo. La loĝantoj de la regiono devis ĉirkaŭiri la rion, se ili deziris iri norden. Tio longigis la vojiradon. La diablo proponis konstrui ponton kondiĉe, ke al li estu donacota la animo de la unua preterpasanto. Nur unu nokto sufiĉis al li por finkonstrui ĝin. Tuj la postan matenon li vizitis Paŭlon certe, ke la sanktulo transiros unua. Sed Paŭlo prenis kun li sian katon kaŝinte ĝin sub sian mantelon. Alveninte je la ponto, li transirigis la katon antaŭ li, kaj tiel estis trompita la diablo...

Alveno al Saint-Pol-de-Léon redakti

Kiam ili estis sidantaj apud fonto, alvenis viro, kiu estis servisto de Withur, grafo de la regiono. Li proponis konduki ilin al ties kastelo, kiu situis sur la insulo Batz. Sed antaŭe ili restis kelkajn tagojn je la loko, kiun oni nomas nun Saint-Pol-de-Léon (bretone: Kastell-Pol). Tie staris ruinoj de kastelo kaj muregoj el tero. Ili trapasis la okcidentan pordegon kaj vidis fonton en la korto. Paŭlo benis ĝin. De post tiu tempo, la akvo kuracis multajn malsanulojn.

Maljuna kverko ŝirmis plurajn abelsvarmojn. Paŭlo disdonis ilin por ke la abeloj multiĝu. La nomon de tiu arbo oni povas ankoraŭ legi en iu strato "Ar wezenn Dann". Kaj de tiu tempo oni kutimis desegni abelojn sur la meblojn aŭ la vestojn en la regiono.

Legendo pri la sonorilo Hir-Glas redakti

Laŭlegende, kiam Paŭlo Aŭreliano alvenis al Batz kaj parolis kun la princo, alvenis fiŝkaptisto, kiu tenis per unu mano grandegan fiŝon kaj per la alia tiun sonorilon. Paŭlo rigardis ilin kaj ekridis, ĉar li petis ĝin de la reĝo Marko antaŭ ol forlasi Kimrujon, sed tiu ne konsentis donaci ĝin al li.

En la katedralo de Saint-Pol-de-Léon troviĝas sonorilo, nomita en la bretona Hir-Glas. Longtempe oni opiniis tiun sonorilon kapabla resanigi malsanulojn.

Legendo pri la drako de Batz redakti

 
La stolo de la sanktulo en la preĝejo de Batz

Alia legendo pri Paŭlo asertas, ke laŭ deziro de la princo, Paŭlo liberigis la insulon Batz de drako. Post kiam li kaptis ĝin, li metis sian stolon ĉirkaŭ ĝian kolon, kaj tenante ĝin kiel hundon per kondukŝnuro, li kondukis ĝin ĝis la fino de la insulo kaj faligis ĝin tie en la maron.

Viziteblas ankoraŭ nuntempe la loko "Toull ar Sarpant", kies nomo signifas "la truo de la serpento". La stolo de Paŭlo estas konservata en la preĝejo de Batz.

Aliaj monaĥejoj en Bro-Leon redakti

En Bodilis Paŭlo starigis monaĥejon, en la vilaĝo Mouster Baol kaj alian en Lampaul-Guimiliau sude de Landivisiau. Iun tagon Judual, reĝo de Bretonujo, vizitis lin. Kiam Paŭlo faris meson en la katedralo, li kuracis blindulon. Vidinte tion, Judual donacis al la sanktulo grandan bienon en la nuna paroĥo Mespaul.

Legendo pri la drako de Le Faou redakti

 
Rivero Le Faou je malalta tajdo

Tiu monstro ruinigis la regionon de Le Faou, en la bretona Kornvalo, apud Landévennec. Kiam Paŭlo vizitis la monaĥejon de Plouneour-Menez, la loĝantoj de Le Faou iris por peti de li helpon. Tuj li akceptis kaj ekiris piede. Alveninte je Le Faou, aperis la drako, terura besto. Sed tuj kiam ĝi vidis la sanktulon, ĝi venis por kuŝi ĉe ties piedoj. Per sia stolo Paŭlo kaptis ĝin ĉe la kolo kaj alkroĉigis lin al fosto. Vidante tion, la sinjoro de Le Faou kristaniĝis, kaj proponis doni bienon por konstrui monaĥejon en Daoulas.

Baldaŭ revenis loĝantoj de Le Faou al Paŭlo. Ili diris, ke postrestis juna drako. Sekvante la ordonon de Paŭlo, la maljuna drako iris por serĉi sian idon, kaj ili revenis en Lampaul-Guimiliau.

Ili kune kun la drakoj iris poste en la episkopan urbon laŭlonge de la vojo nomita bretone Hent Kastell Paol (la vojo de la kastelo de Paŭlo). Per tiu vojo oni povis iri de Quimper al Saint-Pol-de-Léon.

Renkonto kun Tangi redakti

 
La Turo Tangi en Brest

La filo de la sinjoro de Trémazan (vidindaĵo inter Portsall kaj Landunvez) nomiĝis Gurgi. Iun tagon li erare mortigis sian fratinon. Paŭlo bonvolis pardoni lian pekon, kondiĉe ke li preĝu Dion dum kvardek tagoj. Tion li faris en la paroĥo Guipavas apud Brest. Post tiu tempo, li vizitis Paŭlon en lia palaco. Kiam Gurgi eniris la episkopujon, lia kapo estis aŭreolita de lumo. De tiu tempo, oni nomis lin Tangi, ĉar tan devenas de bretona vorto, kiu signifas fajro. Tangi fariĝis monaĥo kaj estris la abatejon de Relec en Plouneour-Menez, sur la monto Are. Oni nun kutime parolas pri sankta Tanguy de Locmazhe.

La patro de Tangi donacis vastajn bienojn por helpi lin, inkluzive Penn ar Bed, kabo, kiu situas fronte al Ouessant. La tuta bieno disvastiĝis ĝis la enfluejo de la rivero Penfeld kaj ĝis la loko en Brest, kiu nomiĝas Recouvrance. Tie staras la turo Tangi.

Konstruado de monaĥejo ĉe Penn ar Bed redakti

 
Pointe Saint-Matthieu
 
La abatejo, la preĝejo kaj la lumturo de Pointe Saint-Matthieu

Penn ar bed estas la antaŭa kaj bretona nomo de la loko nun nomata Pointe Saint-Mathieu. Ĝi situas en la samsignifa departemento Finistère. Fakte ĝi estas la plej okcidenta pinto de Francujo kaj Bretonujo. Penn en la bretona signifas kapofino kaj bed signifas mondo.

Tiutempe la tombo de la evangeliisto Mateo kuŝis en Egiptujo. Iun tagon bretonaj maristoj, kiuj laboris en Kairo, vidis sonĝe la sanktulon. Li parolis al ili bretone kaj petis, ke ili transportu lian korpon en Bretonujon, ĉar Egiptujo ne ankoraŭ fariĝis kristana. Ili akceptis kaj velŝipiris al Bretonujo kun la korpo. La kapitano decidis konduki la ŝipon laŭlonge de la ŝanelo Ar Fourn, kiu troviĝas laŭlonge de la okcidenta marbordo ĝis la pinto Penn ar bed. Pro eraro de la kapitano pri la stirado, la ŝipo estis baldaŭ frakasiĝonta kontraŭ rokegoj, kiam subite plenumiĝis miraklo. La rokegoj dispeciĝis por lasi pluen iri la ŝipon. Tiu pinto nomiĝas nun Pointe Saint-Matthieu aŭ bretone Log maze Penn ar Bed, kio signifas loko dediĉita al Mateo. Tie ankaŭ staras la lumturo Pors Menac’h, kio signifas la haveno de la monaĥoj. Tamen la loĝantoj de la loko konsilis al Paŭlo ne konstruigi la monaĥejon apud la kabo pro timo de piratoj, sed iri pli internen en la landon. La masonistoj komencis starigi la murojn. Sed laŭlegende, kiam ili revenis por daŭrigi la laboron, la muroj estis jam malkonstruitaj kaj tiel ripetiĝis tagon post tago. Oni opiniis, ke Dio aŭ la sanktulo rifuzis tiun lokon. Estis do decidate konstrui la monaĥejon sur la kabo. Dum longa tempo estis konservita la kranio de Mateo en la abatejo.

Episkopo redakti

 
Retablo de Saint Thégonnec. Statuoj de sanktaj Paŭlo kaj Jaoua

Ĉar Withur ne sukcesis persvadi Paŭlon, ke li fariĝu episkopo, li petis Childebert-on, la reĝon de Francujo apogi lian peton. Kaj la reĝo fine konvinkis Paŭlon, kiu estis ordenita en 530.

Fino de la vivo redakti

Antaŭ sia morto, Paŭlo petis de Jaoua, ke li fariĝu episkopo. Tiucele, Jaoua iris al Dol kaj tie, en la katedralo, Sankta Samsono ordenis lin. En 553 Paŭlo retiriĝis sur la insulo Batz. Sed Jaoua mortis post du jaroj. Paŭlo devis do reveni kaj li diservis en la katedralo dum dek jaroj. Ketomerin sukcedis al li kaj denove Paŭlo retiriĝis.

Morto redakti

 
Katedralo de Saint-Pol-de-Léon

Paŭlo Aŭreliano mortis sur la insulo Batz. Li estis preskaŭ centjaraĝa. Li estis entombigita en sia katedralo.

Disputoj post la morto redakti

Laŭ la loĝantoj de Saint-Pol-de-Léon, Paŭlo ne mortis en la insulo Batz, sed en Kastell-Pol. Por decidi kie entombigi lin, oni kuŝigis lian korpon sur ĉaron samdistance inter la insulo kaj la kontinento, dum malalta tajdo. Ĉiuflanke de la ĉaro estis jungitaj ses ĉevaloj per la vosto. La ĉevaloj de la kontinento gajnis, la vostoj de la venkitaj estis fortranĉitaj. Laŭ la terkulturistoj de Bro-Leon, la idoj de tiuj bestoj pli fortaj multiĝis ĝis nun.

Organizado de la unua episkopujo redakti

Dum la vivo de Paŭlo Aŭreliano, la urbo Kastell Paol nomiĝis Minihi Paol. Tiu loko rolis kiel rifuĝejo por ĉiuj, kiuj petis helpon de la episkopo pro persekutoj. Minihi estas bretona vorto, kiu devenas de la latina monachia. Ĉirkaŭ la kastelo, sep paroĥoj apartenis al tiu rifuĝejo.[6] Tiu lando estis donacita de Judual, kiu sukcedis al Withur. Iun tagon li venis ĉeesti ceremonion en la katedralo kaj li vidis la episkopon resanigi blindulon. Pro tiu miraklo, li donacis tiun grandan bienon nomitan Minihy.

Paŭlo partigis sian episkopujon en tri partojn, kaj enpostenigis arkidiakonon kiel estron de ĉiu parto. Tiel fariĝis do la arkidiakono de Leono, ĉirkaŭ la urbo, la arkidiakono de Ac’h okcidente (la tuta regiono ĉirkaŭante Aber-Wrac’h. Tiu de Kemened-Ili situis je Lesneven. La norda parto de Bretonujo, kiu nomiĝas Bro-Leon, devenas de tiu unua episkopujo.

La episkopujo de Leon kovris grandan teritorion, kaj Paŭlo bezonis helpon. La monaĥoj Armel en Plouarzel, sankta Tudvalo en Tréguier, Maudez en Pleyber-Christ subtenis kaj helpis lin.

Jaoua helpis lin en la episkopujo kaj li laboris en Daoulas kaj Brasparts. Tre maljuna li mortis. Oni povas vidi la kapelon Sankta Jaoua apud Plouvien. Tie li estis entombigita.

Iun tagon Paŭlo renkontis la monaĥon Kireg en la paĥoro Ploudaniel. Ili interparolis kaj Paŭlo proponis al Kireg fariĝi arkidiakono de la regiono Ac’h. Laŭ la onidiro, li konstruis la unuan kapelon de Notre-Dame de Kreisker.

Heredanto de la druidoj redakti

Paŭlo Aŭreliano kutimis ordoni al la maro, la birdoj, la drakoj kaj li ankaŭ elŝprucigis fontojn. Tiele li agis laŭ la maniero de la keltaj druidoj. Tio ne estas surpriza agado, ĉar li venis el kelta lando. Tamen li vere deziris kristanigi la landon. Same kiel multaj sanktuloj de tiu tempo, li peris novan religion surbaze de kelta tradicio.

Referencoj redakti

  1. Les saints fondateurs du pays, Leon Mikael Madeg Embann Keredol 2007
  2. Wrmonoc, Vita Pauli
  3. Chanoine Hervé Calvez, "Les grands saints bretons", Ed. Arthaud 1935
  4. Les saints fondateurs de Bretagne et des pays celtes, Jean Markale, eld. Pygmalion 2002
  5. Saint Paul Aurélien Vie et culte, Eld. minihi Levenez 1991
  6. Atlas historique des pays et terroirs de Bretagne, Philippe Jouët Kilian Delorne Ed. Skol Vreizh

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti