Paŭlo la 1-a (papo)

papo de la katolika eklezio

Sankta Paŭlo la 1-a fariĝis papo en aprilo 757 kaj mortis en Romo la 28-an de junio 767. Lia festotago estas la 28-a de junio.

Paŭlo la 1-a
93-a papo de la katolika eklezio
La papo sur bildo pentrita laŭ fantazio
La papo sur bildo pentrita laŭ fantazio
Pontifiko de 2-a de junio 0757 [#]
ĝis 28-a de junio 0767 [#]
Antaŭulo [#]
Sekvanto [#]
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 700
en Romo
Morto 28-an de junio 767 (0767-06-28)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Gefratoj Stefano la 2-a [#]
Sanktulo
Festotago 28-a de junio
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Paŭlo estis frato de Stefano la 2-a kaj servis la papon verŝajne jam dum la regado de Gregorio la 2-a. Post la morto de sia frato li estis elektita en aprilo kaj entronigita en la 29-an de majo de la 757-a jaro.

Politiko redakti

Koncerne la Papan ŝtaton, kiu ja nur mallonge antaŭe estis kreita, li daŭrigis la politikon de sia antaŭulo, tre konfidante al Pipino la pli juna kaj al la subtenado de la Franka imperio. Ili protektu lin kaj la Eklezion de Romo kontraŭ la Lombardoj kaj la Bizanca imperio.

Novaĵoj redakti

  • Li estis la unua papo kiu transdonis glavon al sekulara reganto, deklarante tiamaniere Pipinon la surtera garantiulo de la potenco de la Eklezio.
  • Sian elekton li anoncis al la reĝo de la Frankoj, ne - kiel kutime - al la imperiestro en Konstantinoplo.
  • Li adoptis la titolon de vicarius Christi t.e. anstataŭanto de Kristo: li konsideris la papon kiel ĉefan peranton inter la homoj kaj Dio.

Literaturo redakti

  • Hubert Stadler: Päpste und Konzilien (=Hermes Handlexikon), p. 242, eldonejo Econ, Düsseldorf 1983.

Eksteraj ligiloj redakti