Tiu ĉi artikolo temas pri la tempa intervalo paŭzo. Ne miksu tion kun la tute alisenca vorto paŭso.

Paŭzo laŭ la simpla difino de PIV estas nelonga interrompo de ago. La vorto venas de la malnovgreka vorto παῦσις (paŭsis, en la moderna greka lingvo παύση, páfsi, ripozo, senmoveco), kaj venis tra la latina pausa kaj malnovfranca pause al pliaj lingvoj, ekzemple dum la 14-a jarcento al la mezaltgermana pūse kaj la altgermana vorto Pause (prononco "Paŭze").

ripoza paŭzo dum migrado
ripoza paŭzo en Mombasa

Malsamaj signifaj kuntekstoj redakti

  • Ripoza paŭzo: tempo, en kiu vivaĵo interrompas agon, por rekolekti forton dum korpe streĉa ago, ekzemple dum sportado, migrado aŭ dum laborado.
  • Lerneja paŭzo: tempo inter du lernejaj lecionoj.
  • Elsenda paŭzo: tempo, dum kiu radiaj kaj televidaj stacioj ne elsendas programon. En metafora senco la vorto "elsenda paŭzo" ankaŭ uziĝas por la dumtempa, laŭvola nekomunikado de homo kun sia ĉirkaŭaĵo.
  • Matĉa paŭzo: difinita paŭzo dum matĉo de sporta disciplino, (ekzemple duonmatĉa paŭzo en futbalomanpilko, aŭ la 90-sekundaj paŭzetoj inter la partoj de tenisa matĉo)
  • Somera paŭzo: la plursemajna ĝis plurmonata somera interrompo en la aktivado de teatrejoj, operejojparlamentoj
  • Vintra paŭzo: la plurmonata, provetera interrompo de sezonaj sportaj disciplinoj.
  • Parola paŭzo: Dum parolado la enmeto de ĝuste lokigitaj paŭzoj gravas por la kompreno kaj akcentigo de la diritaĵo.
  • Interrilata paŭzo estas la mallongtempa interrrompo de kontakto aŭ de la intensa reciproka simpatio inter amaj partneroj, kun la celo de pli sukcesa rekomenco de la interrilato aŭ de necesa tempo por pripenso, ĉu plua partnereco havus sencon.
  • Militpaŭzo estas la dumtempa interrompo de milito, loka, provizora kaj interkonsentita de la militantaj partioj.

En la muziko redakti

  • En la muziko per la notacio estas skribe fiksita la tempa intervalo, en kiu la muzikaĵo aŭ unuopa muzika voĉo mallonge interrompiĝas. Laŭ la longeco de la muzika paŭzo uziĝas diversaj muzikaj paŭzosignoj.
  • Spira paŭzo: Dum kantado kaj la muzikado per blovinstrumentoj gravas foje interrompi la muzikadon mallonge por enspirado (la elspirado ja uziĝas por la kantado respektive blovinstrumenta muzikado). Ofte en la notacio de la prezentataj muzikaĵoj tiel nomataj spirosignoj rekomendas plej bonajn momentojn por spirado.

En la medicino redakti

  • Koraj paŭzoj estas interrompoj de la korbatado dum kororitmaj perturboj, ekzemple kadre de la Adams-Stokes-sindromo
  • Spiraj paŭzoj en medicina senco estas interrompo de la spirado (kaj en- kaj elspiro), ekzemple kadre de la tiel nomata Cheyne-Stokes-spirado

Vidu ankaŭ redakti

En pluaj fakaj terminoj redakti

Kiel vortero de pluaj fakaj terminoj, ekzemple de medicino aŭ aliaj sciencoj, la vortofino -paŭzo signas la (definitivan, kaj ne nur mallongtempan) finon de io:

  • La menopaŭzo estas la fino de la menstrua funkcio de virinoj aŭ inaj bestoj: Ĉe la homoj la menopaŭzo komencigas la, ofte malfacilan, periodon de klimaktero.
  • Tropopaŭzo, stratopaŭzo kaj mezopaŭzo estas limaj tavoloj de la tera atmosfero.