La Paco de Konstanco estis la traktato subskribita en la urbo Konstanco inter la imperiestro Frederiko la 1-a kaj la urboj de la Lombarda Ligo en 1183.

Monumento memore al la Paco de Konstanco ĉe la fontano Kaiserbrunnen de la urbo Konstanco.

En la kadro de imperiaj provoj akiri efikan kontrolon de Italio, la kompleta malvenko de la imperiaj trupoj ĉe la Batalo de Legnano (1176) devigis Frederikon subskribi la Pacon de Venecio (1177), per kiu li rekonis Aleksandron la 3-a kiel laŭleĝan papon kaj konsentis pri sesjara paŭzo (1177-1183) kun la italaj urboj. La situacio solviĝis je la fino de la armistico, kiam ambaŭ partioj subskribis la Pacon de Konstanca, difinante la rilatojn inter ili.

La interkonsento rekonis al la imperiestro la superan suverenecon kaj la rajtigojn (rajtoj pri paspago, tarifoj, monero, kolektivaj punaj impostoj kaj la investo -elekto kaj maldungo de la posedantoj de publikaj postenoj) kiam ĉi tiu estis en Italio. Tiel la italaj urboj estis formale agnoskitaj vasaloj de la imperiestro.

Sed samtempe ĝi rekonis al la urboj la rajton konstrui murojn, regi sin (kaj sian ĉirkaŭaĵon) libere elekti siajn juĝistojn, formi ligon kaj konservi la kutimojn kiujn ili havis "de antikva tempo". Tiel, Barbarosa rekonis fakte la liberojn kaj privilegiojn de la italaj komunumoj

Ĉi tiu larĝa grado de toleremo, kiun la historiisto Jacques Le Goff nomas "modera Gelfismo", permesis krei en Italio situacion de ekvilibro inter la imperiaj pretendoj kaj la efektiva potenco de la urbaj komunumoj, simila al la ekvilibro inter la imperio kaj la papo. Tra la Konkordato de Worms (1122), kiu solvis la Investituran kontroverson.