Padrão[1] estas ŝtonpiliero lasita de portugalaj maristaj esploristoj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj por marki gravajn lokojn kaj tiel establi prioritaton kaj posedrajton en la epoko de Portugalaj malkovroj. Ili estis ofte metitaj sur elstaraĵoj kaj kaboj aŭ ĉe la enfluejoj de gravaj riveroj. Fruaj markiloj estis simple lignaj pilierojkrucoj sed ili tuj ruiniĝis en la tropika klimato kie ili estis ofte starigitaj.[2] Poste, "padrões" estis el ĉizita ŝtono en la formo de piliero kronita per kruco kaj la Blazono de Portugalio.[3]

"Padrão" de Diogo Cão en la kabo Negro (Angolo).

Diogo Cão metis, en 1482, la "padrão" de Sankta Aŭgusteno kaj tiun de Sankta Georgo, respektive, en la kabo de Sankta Maria (Angolo) kaj ĉe la enfluejo de la rivero Kongo. En la surskribaĵo de la "padrão" legeblis jeno:

“Aquí chegaram os navios do esclarecido rei D. João II de Portugal – Diogo Cão, Pero Anes, Pero da Costa” (Ĉi tien alvenis la ŝipoj de la fama D. Johano la 2-a de Portugalio – Diogo Cão, Pero Anes, Pero da Costa)

Li metis "padrão" ankaŭ en la kabo Negro (Angolo) kaj alian, en 1485, en la kabo Cross, en la aktuala Namibio.

Samcele por marki la prioritaton de la malkovro, "padrões" estis starigitaj de Bartolomeu Dias en la sudokcidento de Afriko (Pinto Días), en la sudoriento (False Island) kaj ankaŭ en la Kabo de Bona Espero. Same Vasco da Gama metis padrões en Suda Afriko (Angra de São Brás) kaj sur la orienta marobrdo (Quelimane), Ilha de Moçambique kaj Malindi kaj en la insuloj Lakŝadivoj (insuleto de Sankta Maria).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Portugallingva prononco: [pɐˈðɾɐ̃w̃]; plurale: padrões
  2. Bell 1975
  3. Russell-Wood 1998

Bibliografio redakti

  • Bell, Christopher (1974). Portugal and the Quest for the Indies. New York: Barnes & Noble.
  • Crowley, Roger (2015). Conquerors: How Portugal Forged the First Global Empire. New York: Random House. ISBN 9780812994001.
  • Gunn, Geoffrey C. (2011). History Without Borders: The Making of an Asian World Region, 1000-1800. Hong Kong University Press.
  • McLachlan, Gavin (2013). "Bartolomeu Dias Cross - Replica". Artefacts.
  • Russell-Wood, A. J. R. (1998). The Portuguese Empire, 1415-1808. Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 0801859557.