Pafnutij Ĉebiŝov

rusia matematikisto (1821-1894)

Pafnutij Lvoviĉ Ĉebiŝov (ruse Пафнутий Львович Чебышёв) (naskiĝis la 16-an de majo (julia kalendaro: 4-a de majo) 1821 en Okatovo, regiono Kaluga; mortis la 8-an de decembro (julia kalendaro: 26-a de novembro) 1894 en Peterburgo) estis rusa matematikisto.

Pafnutij Ĉebiŝov
Persona informo
Пафну́тий Льво́вич Чебышёв
Naskonomo Пафну́тий Льво́вич Чебышёв
Naskiĝo 4-an de majo 1821 (1821-05-04)
en Akatovo
Morto 26-an de novembro 1894 (1894-11-26) (73-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusio vd
Alma mater Faculty of Physics and Mathematics of Moscow Imperial University • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Subskribo Pafnutij Ĉebiŝov
Familio
Gefratoj Vladimir Lvovič Ĉebiŝov vd
Profesio
Okupo matematikisto • statistikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo probabloteorionombroteorioaplika matematikoteknika mekanikoanalitikogeometriomatematikomeĥanikostatistikoanalitika geometrio vd
Aktiva en Sankt-Peterburgo vd
Doktoreca konsilisto Nikolai Brashman vd
Verkado
Verkoj prima teoremo ❦
Leĝo de grandaj nombroj ❦
Chebyshev linkage ❦
neegalaĵo de Ĉebiŝjov ❦
Chebyshev's sum inequality ❦
funkcio de Ĉebiŝjov vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Pafnutij Ĉebiŝov naŝkiĝis en vilaĝo Okatovo apud Borovsk en familio de riĉa landposedanto Lev Pavloviĉ Ĉebiŝov. Unuaj lekcionoj pri matematiko li ricevis de sia patrino Agrafena Ivanovna. Krom matematiko, Ĉebiŝov ekde sia infaneco ŝatis kaj lernis muzikon. Tio ege influis lian percepton de monda harmonio.

En 1892 la familio de Ĉebiŝov transloĝiĝis al Moskvo por doni bonan edukon al la infano. En Moskvo lin instruis P.N.Pogorevskij, unu el la plej bonaj moskvaj instruistoj pri matematiko kaj fiziko. Alia lia lernanto estas Ivan Turgenev.

Somere de jaro 1837 Pafnutij Lvoviĉ komencas studi matematikon en Moskva universitato. El universitataj instruistoj lin plej influis Nikolaj Braŝman, tra kiu Ĉebiŝov ekkonis verkojn de Jean-Victor Poncelet.

En jaro 1838 Ĉebiŝev partoprenis en studenta konkurso kie ricevis duan pozicion por lia projekto pri trovo na solvoj de n-potenca polinomo surbaze de algoritmo de Newton. La verkon Ĉebiŝov finis jam en la sama jaro, kaj pro tio oni lin rimarkis kiel plej perspektivan studenton.

En 1841 pro granda malsato en Eŭropa Rusio la familio de Ĉebiŝov ne plu povis subteni lin. Tamen danke al sia granda energio, obstino kaj senhiziteco li sukcesis gradiĝi de universitato kaj fari disertacion.

En 1847 Ĉebiŝov iĝis docento pri teorio de nombroj en Peterburga universitato. En 1850 li doktoriĝis kaj iĝis profesoro. Tiun pozicion li tenis ĝis lia morto kaj neniam haltigis sian sciencan laboron. Li mortis je 8-a de Decembro 1894 ĉe skribtablo.

Lia tombo estas en vilaĝo Spas je 90 kilometroj apud Moskvo.

Lian nomon tenas:

Sciencaj verkoj redakti

Pafnutij Lvoviĉ Ĉebiŝov estas unu de fondintoj de teorio de aproksimaĵoj. Ankaŭ li multon verkis pri teorio de nombroj, probablokalkulo kaj mekaniko.

Vidu ankaŭ redakti