Pagadiano, - tagaloge Lungsod ng Pagadian - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ diocezo ekde 1971 kaj komponenta urbo en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Zamboanga Duoninsulo, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Suda Zamboango.

Pagadiano
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 7016
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 210 452  (2020) [+]
Loĝdenso 556 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 50′ N, 123° 26′ O (mapo)7.8272222222222123.43638888889Koordinatoj: 7° 50′ N, 123° 26′ O (mapo) [+]
Alto 187 m [+]
Areo 378,8 km² (37 880 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Pagadiano (Filipinoj)
Pagadiano (Filipinoj)
DEC
Pagadiano
Pagadiano
Situo de Pagadiano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pagadian [+]
vdr
Aerpanoramo en Pagadiano

Geografio redakti

Pagadiano situas laŭ la marbordo de la insulo precipe sur montetoj kaj iomete sur ebenaĵo [1]. Iligan troviĝas 100, Kotabato (urbo) 113, Cagayan de Oro 147, Dumaguete 164, Zamboanga 181, Dabao 254, ĉefurbo Manilo 798, Kezonurbo 805 kilometrojn (aere) [2].

 
Urbodomo de Pagadiano

Historio redakti

La origina loknomo estis "Talpokan" (indiĝene "loko de multaj risortoj"), sed alvenis islamaj migrantoj ĉefe ekde la 14-a jarcento, kiuj konvertis la indiĝenojn al Islamo, eĉ ekzistis sultanlando. Estis multaj, kiuj rifuzis la novan religion, ili ekloĝis sur la altebenaĵoj. Kristanoj komencis alveni en la frua parto de la 20-a jarcento precipe el Cebuo. Ili establis paroĥon en 1938 kun helpo jezuitoj jam dum dominado de Usono. Pli frue en 1937 la komunumo akiris la statuson municipo. La japanoj regis ankaŭ ĉi tie inter 1942-1944. Pagadiano iĝis ĉefurbo de la ĵus establita provinco Suda Zamboango en 1952. La urbo atingis pli altan statuson en 1969 kaj la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. Intertempe en 1976 katastrofa cunamo atingis la urbon.

Ekonomio redakti

Pagadiano estas agrikultura urbo, kie oni kultivas rizojn, maizojn, fruktojn, kokosojn kaj ankaŭ oni bredadas. La industria branĉo estas produktado de mebloj, la loka industrio konsistas el prilaboroj de lignoj, bambuoj, rotangoj kaj fiŝkaptado.

Religio kaj eduko redakti

En Pagadiano kaj kirkoj kaj moskeoj funkcias. La pej altnivelaj edukejoj estas kampuso kaj kolegioj.

 
Triciklo en Pagadiano

Trafiko redakti

Pagadiano estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La trafiksimbolo de Pagadian estas la tricikloj, kiuj konformas al la monteta tereno. Nature estas ankaŭ busetoj, aŭtobusoj. La loka flughaveno donas eblecon flugi al Manilo kaj Cebuurbo, la loka haveno servas por pasaĝeroj, varoj kaj fiŝkaptistoj.

Klimato redakti

Pagadiano situas en la tropika klimato. Jare pluvas inter 2,500 - 3,000 mm. Inter januaro kaj marto daŭras la seka sezono, sed ankaŭ tiam pluvas iomete. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. Tifonoj estas maloftaj.

 
Minareto en Pagadian

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans