Pagodo de la Unika Piliero


La pagodo de la Unika Piliero (Chùa Một Cột), oficiale nomita Diên Hựu tự (延祐寺) kaj ankaŭ konata kiel Liên Hoa Đài (蓮花臺) estas bikŝuejo situanta en la urbo Hanojo, nome ĉefurbo de Vietnamio. Kun la Pagodo ĉe la Rivero Aromo, estas konsiderata simbolo de Vietnamio.[1]

Diên Hựu tự
延祐寺
Pagodo de la Unika Piliero, Hanojo
   Bikŝuejo  
Loko: Hanojo, Vjetnamio Vjetnamio
vdr
Ŝtuparoj de la Pagodo.

La bikŝuo Thiền Tuệ sugestis la imperiestron Lý Thái Tông konstruigi bikŝuejon sur pilieron en la mezo de lotusa lageto surbaze de sonĝo kiun la imperiestro havis pri la bodisatvo Avalokiteŝvaro.[2]

La bikŝuejo troviĝas en la ĝardeno Tây Cấm en Thạch Bảo, en la distrikto Vĩnh Thuận de Hanojo (Thăng Long). Dum la epoko de la dinastio Lý, la bikŝuejo estis la loko de jara imperiestra ceremonio por celebri la budhan tagon, dum kiu la imperiestro banis la budhon Gotamon kaj poste li liberigis birdon, kiun la spektantaro sekvis.[2]

Referencoj redakti

  1. Vietnam, Lonely Planet, 2005 isbn=1-74059-677-3 Nick Ray, paĝo 88
  2. 2,0 2,1 Võ Văn Tường. Chùa MỘT CỘT (vjetname). Buddhism Today. Alirita 2008-02-06.