Paketo por Sudtirolo

La Paketo por Sudtirolo (germane: Südtirol-Paket , itale: Pacchetto per l'Alto Adige) estas ampleksa listo de leĝaj dispozicioj per kiuj estis donita al Sudtirolo, provinco en norda Italio, vasta ebleco de memadministrado.

La paketo por Sudtirolo baziĝas sur la principoj de la protekto de etnaj malplimultoj, kiuj estis fiksitaj por Sudtirolo post la dua mondmilito inter la registaroj de Aŭstrio kaj Italio en la akordo De Gasperi-Gruber.

La ellaborado de la "paketo" okazis inter 1962 kaj 1969 en pluraj etapoj , parte sur nivelo de Unuiĝintaj Nacioj. Partoprenis reprezentantoj de la aŭstra kaj de la itala registaro, kaj reprezentantoj de la Sudtirola Popola Partio. Fakte ĉilastaj reprezentis la germanlingvan loĝantaron de la provinco.

La "paketo" estis akceptita de la plimulto de la Sudtirola Popola Partio, tiam gvidita de Silvius Magnago, en novembro 1969, kaj poste aprobita de la parlamentoj de Italio kaj Aŭstrio. Ĝi formas la bazon de la plivastigita "Dua Statuto de Aŭtonomio" de Sudtirolo, kiu ekvalidis en 1972.

Literaturo redakti

  • germane Autonome Provinz Bozen Südtirol: Das neue Autonomiestatut. Zwölfte, ergänzte Auflage. Tezzele, Bozen 2005.
  • germane Rolf Steininger: Südtirol zwischen Diplomatie und Terror 1947–1969. Athesia, Bozen 1999, ISBN 88-7014-997-8.
  • Gottfried Solderer (Hrsg.): Das 20. Jahrhundert in Südtirol. Autonomie und Aufbruch: 1960–1979. Ed. Raetia, Bozen 2002, ISBN 88-7283-183-0.
  • itale R. Damerau, Gli italiani in Alto Adige: problemi di storia, lingua e letteratura, Heidelberg, 1979.
  • itale M. Rossi, Tutela dei diritti umani e realpolitik. L'Italia delle Nazioni Unite (1955-1976), Milano, Wolters Kluwer Italia, 2011, ISBN 8813307543 (pp. 153–179).
  • germane R. Tanania, Die Autonomielösung für Südtirol, Monaco, GRIN Verlag, 2006, ISBN 363876561X.

Eksteraj ligiloj redakti