Pakistan International Airlines

nacia flugkompanio de Pakistano

Pakistan International Airlines (urdue پاکِستان اِنٹَرنیشَنَل ایئر لائنز, Pākistān Inṭarneśanal Eir Lāinz) ofte referencata per PIA (urdue پی‌ آئی‌ اے‎, Pī Āi E) estas nacia flugkompanio de Pakistano. Ties ĉefa sidejo estas la Internacia Flughaveno Ĝinnah de Karaĉi dum ankaŭ la Internacia Flughaveno Allama Ikbal de Lahore kaj la Internacia Flughaveno Nova Islamabado de Islamabado servas kiel duarangaj kernoj.

Pakistan International Airlines
Pakistan International Airlines
flugkompanio vd
Dum 1955 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Internacia Flughaveno Karaĉio
Lando Pakistano
Posedata de Registaro de Islama Respubliko Pakistano vd
Posedataj kompanioj The Roosevelt Hotel vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Vostobildo de PIA de la 1980-aj jaroj kiu iĝis identigilo de la flugkompanio.

Historio redakti

La flugkompanio estis fondita la 29an de oktobro 1946 kiel Orient Airways, dekomence kun sidejo en Kolkato en Hindio, antaŭ ŝanĝi sian administradon al la ĵus sendependiĝinta ŝtato Pakistano en 1947. Ĝi estis ŝtatigita kaj kunigita kun alia flugkompanio en 1955,[1] kaj tiel naskiĝis Pakistan International Airlines Corporation. La flugkompanio komencis internaciajn servojn en 1955 per flugoj al Londono, tra Kairo kaj Romo.[2] PIA estis la unua flugkompanio de nekomunista lando kiu flugis al Ĉinio kaj estis la dua flugkompanio el Azio (post Air India) kiu akiris aviadilon Boeing 707. En 2004, PIA iĝis lanĉilo de Boeing 777-200LR.[3]

La 22-an de majo 2020 dum la flugo 8303 en Karaĉio kraŝis aviadilo Airbus A320 de la kompanio.Pereis 99 el 97 homoj. La enketado jam trovis ke al la katastrofo grave kontribuis neprofesia konduto de la pilotoj, kiuj dum unu el plej komplikaj partoj de la flugo babilis pri la kronvirusa pandemio kaj plurfoje ignoris alarmajn avertojn de aviadotrafikaj kontrolistoj. Oni ne raportis, ĉu tiuj pilotoj havis verajn licencojn aŭ falsajn. La 24-an de junio pakistana ministro pri aviado Ghulam Sarwar Khan diris, ke pli ol 30% de la pilotoj en Pakistano havas falsajn licencojn. Li aldonis ke 262 el 860 aktivaj pilotoj de komercaj flugoj "fakte ne ekzameniĝis" kaj "ne havas flusperton", kion montras datumoj de testejoj. Ili simple pagis al aliuloj, kiuj trapasis la ekzamenojn anstataŭ ili. Ĉiuj ĉi pilotoj estis forigitaj de laboro. Reprezentanto de la kompanio agnoskis ekziston de la problemo, sed atentigis ke ĝi koncernas ne nur IPA, sed la tutan aviadon de Pakistano.

Komerca operacio redakti

PIA estas la plej granda flugkompanio de Pakistano, kaj funkciigas aviadilaron de pli ol 30 aviadiloj. La flugkompanio funkciigas programitajn servojn por 18 enlandajn celojn kaj 25 internaciajn celojn tra Azio, Eŭropo, Mezoriento kaj Nordameriko. Ĝi funkciigas preskaŭ 100 flugojn ĉiutage.[4] Aldone al komercaj flugoperacioj, PIA ankaŭ posedas la hotelojn Roosevelt en Novjorko, kaj Sofitel Paris Scribe en Parizo.[5]

La flugkompanio dungis preskaŭ 13 000 personojn en 2018.[6]

Notoj redakti

  1. "History – Pakistan International Airlines". Arkivigite je 2020-09-22 per la retarkivo Wayback Machine web.piac.com.pk. Alirita la 30an de aprilo 2019.
  2. Administrator. "PIA history". travels-agencies.com. Alirita la 20an de junio 2016.
  3. "History of PIA – Pakistan International Airlines". historyofpia.com. Alirita la 30an de aprilo 2019.
  4. "History – Pakistan International Airlines"
  5. "Overseas assets: Sale of PIA hotels likely to rake in $700 million – The Express Tribune". 30a de aprilo 2014. Alirita la 30an de aprilo 2019.
  6. "PIA – Corporate Reports". Arkivigite je 2019-05-31 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 30an de aprilo 2019.