Pakistana puĉo de 1958

La Pakistana puĉo de 1958 referencas al okazaĵoj kiuj okazis en Pakistano inter la 7a de Oktobro, kiam la Prezidento de Pakistano nome Iskander Mirza nuligis la validon de la Konstitucio de Pakistano kaj deklaris militjuron, kaj la 27a de Oktobro, kiam Mirza mem estis elpostenigita de la Gen. Aĝub Ĥan, nome ĉefkomandanto de la Pakistana Armeo. La unua puĉo en Pakistano sekvis periodon de longa politika nestabileco en kiu la dominanta politika partio de Pakistano, nome la Pakistana Islama Ligo, estis nekapabla sukcese regadi sur bazo de kunhavataj programoj aŭ politikoj.[1] Larĝsence, politikaj historiistoj asertis ke la pretemo de militista sistemo al puĉoj estas inverse proporcia al la forto de la politikaj partioj.[2]

Bibliografio redakti

  • Maya Tudor, "The Promise of Power: The Origins of Democracy in India and Autocracy in Pakistan."(Cambridge University Press, 2013).
  • Aqil Shah, "Army and Democracy: Military Politics in Pakistan" (Harvard University Press, 2014)
  • K.B. Sayeed, "The collapse of Parliamentary Democracy in Pakistan," Middle East Journal, 13.4 (1959), 389–406

Notoj redakti

  1. Maya Tudor, The Promise of Power: The Origins of Democracy in India and Autocracy in Pakistan. (Cambridge University Press, 2013): ĉapitro 5.
  2. Samuel Huntington, Political Order in Changing Societies, 1968, p. 409.